Manuel Mejía Vallejo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 23-an de aprilo 1923 en Jericó | ||||
Morto | 23-an de julio 1998 (75-jaraĝa) en Retiro | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Kolombio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto poeto ĵurnalisto romanisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Manuel MEJÍA Vallejo (Jericó, Antjokio, 23a de aprilo 1923 - El Retiro, Antjokio, 23a de julio 1998) estis kolombia verkisto kaj ĵurnalisto, kiu ricevis la premiojn Rómulo Gallegos kaj Nadal.
Estante 22-jaraĝa li jam publikigis sian unuan romanon, nome "La tierra éramos nosotros ". Lia patrino havigis ĝin al la grupo Los Panidas, kunordigita de León de Greiff sen scio de Mejía. La legado de la romano impresis la grupon kaj tial ĝi publikiĝis en 1945.
Dum jaroj, Mejía Vallejo estis profesoro de literaturo en la Universidad Nacional de Colombia, en la kampuso de Medellín. Li estis ankaŭ direktoro de la Imprenta Departamental de Antioquia kaj ekde 1978 ĝis 1994 estris la atelieron de verkistoj de la Biblioteca Pública Piloto de Medellín. En lia verkaro gravas la etoso de la andaj regionoj de Kolombio.