La manĵuo estas malgranda, ronda, tipe blanka kuketo el faruno, vaporkuirita. La farĉaĵo en la manĵuo estas ordinare anno de azukio; la anno estas kovrita de pasto el faruno, akvo, sukero kaj amelo, kaj poste vaporkuirita.
La manĵuo estas ordinare manĝata malvarme kun teo. Tradicie, japanoj ne manĝas deserton fine de manĝado; ili preferas kuketojn dum la posttagmezo.
Rostita manĵuo (japane焼饅頭, yaki-manjū): tia manĵuo estas rostita en forno, ne vaporkuirita, kaj estis inventita post la Mejĝi-reformo; kelkaj specoj estas pli eŭropeca.
Akvomanĵuo (japane水饅頭, mizu-manjū): tia manĵuo estas mergita en malvarma glacia akvo kaj manĝata dum somero.
Tempurmanĵuo (japane揚げ饅頭, age-manjū): tia manĵuo estas kovrita per tempura pastaĵo kaj fritita.
Misomanĵuo (japane味噌饅頭, miso-manjū): tia manĵuo estas farĉita per misoo kun anno.
Sakemanĵuo (japane酒饅頭, sake-manjū): tia manĵuo estas farita per pastaĵo, kiu estas fermentita per sakeagisto.
La japana vorto manjū饅頭 devenas de la ĉina vorto mántou饅頭, kiu tamen signifas nedolĉan vaporkuiritan bulkon, sen anno aŭ ajna alia farĉaĵo.
La origino de manĵuo en Japanio estas ne pli frua ol la 13-a jarcento. Ekzistas du teorioj, ambaŭ pri bikŝuoj studintaj mahajanon en Ĉinio. Laŭ la unu teorio, en 1341, la
bikŝuo Rjusan Tokuken (japane龍山徳見, Ryūsan Tokuken, 1284–1358), kiu studis budhismon en Ĉinio, revenis al Japanio kun la recepto por la manĵuo kaj ekvendis ĝin. Laŭ la alia teorio, en 1241, la bikŝuo Enni (japane円爾, Enni), kiu studis en Ĉinio, revenis hejmen al Fukuoka kaj faris la saman.
Origine, en Ĉinio oni tipe farĉas la vaporkuiritajn bulkojn per viando. Tamen, pro la tiama leĝe deviga vegetarismo en Japanio kaj pro budhismaj doktrinoj, la viandaj farĉaĵoj anstataŭiĝis per legomoj kaj aliaj plantaĵoj. Post jarcentoj, la dolĉa formo de manĵuo, farĉita per anno, iĝis plej ofta.