Marcello Nizzoli | |
---|---|
itala pentristo, arkitekto, fasonisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-a de januaro 1887 en Boretto, Italio |
Morto | 31-a de julio 1969 en Camogli, Italio |
Tombo | monumenta tombejo de Milano |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio (1946–1969) Reĝlando Italio (1887–1946) Italio |
Okupo | |
Okupo | dezajnisto grafikisto pentristo arkitekto poster artist (en) |
Verkoj | Olivetti Lettera 22 |
Marcello Nizzoli (2-an de januaro 1887 Boretto - 31-an de julio 1969 Camogli) estis itala fasonisto, arkitekto kaj pentristo. Post diplomiĝo je la Istituto d'Arte Paolo Toschi de Parmo li komencis esti konata kiel pentristo, kune kun la grupo Nuove Tendenze (Novaj Tendencoj) kaj farante afiŝojn por la alkoholaĵo Campari.
En la 1930-aj jaroj li instruis je la Instituto superiore di industrie artistiche (ISIA) de Monza.
Li partoprenis en la preparado de diversaj ekspozicioj inkluzive de la Ekspozicio de la faŝisma Revolucio (1932), la Ekspozicio de Aeronaŭtiko (1934), la Halo de Venko VI Milano Triennale de 1936.
Li faris ses mapojn de Italio (Asizo, Napolo, Padovo, Pizo, Bolonjo, Triesto) pentrita sur la muroj de la antaŭĉambro de la tria klaso de Centra Stacidomo de Milano, tiam transformita al Librejo Feltrinelli.
Lia famo estas ĉefe pro la firmao Olivetti kie fine de la 1930-aj jaroj li komencis funkcii kiel redaktisto kaj poste fasonisto, kreante interalie, la faman tajpilon Letera 22.
Samtempe li laboris kiel arkitekto por fari multnombrajn konstruaĵojn kiel la centra oficejo de la kompanio Olivetti. En 1966 li ricevis de la politeknika lernejo de Milano la honoran gradon en arkitekturo.
angle Nizzoli kolekto je MOMA
itale Scheda su designindex.it Arkivigite je 2012-07-03 per la retarkivo Wayback Machine
itale Scheda su italianidea.it Arkivigite je 2006-05-09 per la retarkivo Wayback Machine