Margarita Nelken | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Margarita María Teresa Lea Nelken y Mansberger | |||||
Naskonomo | Margarita María Teresa Lea Nelken y Mansberger | ||||
Naskiĝo | 5-an de julio 1894 en Madrido | ||||
Morto | 8-an de marto 1968 (73-jaraĝa) en Meksikurbo | ||||
Lingvoj | hispana • franca • germana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Partio | Spanish Communist Party (en) (1936–) Hispana Laborista Socialista Partio Komunista Partio de Hispanio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Magda Donato vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto politikisto artokritikisto tradukisto vd | ||||
Aktiva en | Madrido vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Margarita NELKEN Mansberger (Madrido, 5a de julio 1894 – Meksikurbo, 8a de marto 1968) estis hispana verkistino, artokritikistino kaj politikistino, kaj unu el la pioniraj aktivulinoj de la feminisma movado en Hispanio dum la 1930-aj jaroj. Ĝi estis deputito de la socialisma partio PSOE en la tri ĝeneralaj balotadoj de la Dua Hispana Respubliko, tamen fine de 1936, post la komenco de la Hispana Enlanda Milito, ŝi aliĝis al la komunisma PCE, partio de kiu ŝi estos elpelita post ses jaroj. Post la fino de la milito, ŝi devis iri al ekzilo, setlis en Meksiko, kie ŝi mortis.[1][2]
Margarita Nelken naskiĝis al franca patrino kaj hispana patro, el kiuj ambaŭ de german-juda deveno. Ŝi emis mencii tion, ĉar pro la familinomoj oni ofte kredis ŝin malprave eksterlandano, kaj fakte ankaŭ pro tio ŝi estis atakita de hispanaj dekstruloj. Ŝi estis aktiva politikistino dum la Respubliko kaj la enlanda milito, sed ŝi elstaris ankaŭ kiel art-kritikisto, ĵurnalisto kaj verkisto jam ekde kiam ŝi estis ankoraŭ junaĝa.
Margarita ĝuis zorgitan edukadon, kio favoris ŝian fruan emon al pentrarto, beletro kaj muziko, sed ĉion tion ŝi flankenmetis ankoraŭ juna por dediĉi sin al la politiko. Ŝi parolis flue la francan kaj la germanan kaj faris la unuan tradukon de Kafka en la hispanan. Margarita havis edukitan kulturon kompare kun la mezaveraĝaj tiamaj kaj tieaj virinoj. Ekzemple ŝi produktis kritikan artikolon pri la freskoj de Goya en Sankta Antonio de La Florida (San Antonio de la Florida) por la grava londona artgazeto The Studio, kion ŝi verkis estante nur dekkvinjara. Kiam ŝi estis ankoraŭ 18 al 20-jaraĝa, ŝi jam ekspoziciis plurfoje siajn pentraĵojn, sed ŝi devis lasi la pentrarton pro ia okulmalsano. Tiam ŝi komencis sian karieron kiel verkisto, kunlaborante ĉe multaj gazetoj kaj verkante kelkajn librojn, el kiuj multaj temis pri la socia situacio de virinoj. Rimarkindas inter ili: La condición social de la mujer en España (La socia kondiĉaro de virinoj en Hispanio), Maternología y puericultura (Patrinologio kaj infanflegado), En torno a nosotras: diálogo socrático (Pri ni virinoj: sokrata dialogo) kaj La mujer ante las Cortes Constituyentes (La virino antaŭ la Konstitucianta Parlamento).
Ŝi fondis orfejon por infanoj de laboristoj, sed ŝi malsukcesis ĉar ĝi trovis fortan opozicion fare de la katolika eklezio, kiu havis ĝis tiam tian monopolon, kaj ĝenerale de la riĉaj dekstruloj pro tio ke ŝi estis juda, fraŭla patrino kaj vivis diboĉeman vivon. Tiu persona konflikto kun la ŝtato kaj la ekleziuloj por plenumi sian socian laboron, kaj la ofendan onidiraron kiun tiuj sektoroj disvolvis, igis ŝin ribeli kontraŭ la diktaturo de Primo de Rivera kaj proksimiĝi al politiko. Kiel ano de la Socialisma Partio (PSOE) ŝi elektiĝis deputito en 1931. Poste, ankaŭ en 1933 kaj 1936. Fakte, ŝi estas la sola virino kiu estis elektita deputito en la tri balotadoj okazintaj dum la respublika periodo, kio krome kolerigis ŝiajn ardajn opoziciantojn. Kiel feministo kaj paradokse, en la debatado pri la ina balotrajto, ŝi konsentis kun Victoria Kent pri tio, ke manko de matureco kaj respondeco de la hispanaj virinoj endanĝerigus la stabilecon de la Respubliko. Ŝi sin detenis en la voĉdono, ne dezirante kontraŭstari sian partion, kiu ja estis favora al la ina balot-rajto. Tiu finfine estis aprobita, kaj multaj fakuloj sugestas ke tio estis unu el la faktoroj kiuj helpis la venkon de la dekstrularo en la ĝenerala balotado de 1933.
Post la malvenko kaj subpremado de la revolucio de Asturio kaj de ties supozitaj favorintoj, oni senigis ŝin je la parlamenta imuneco, kaj ŝi estis procesita pro partopreno en tiu revolucio, sed antaŭ la verdikto ŝi fuĝis al Francio. Ŝi ekloĝis en Parizo kaj vojaĝis tra Nordio kaj Sovetunio, kie ŝi restis preskaŭ unu jaron. Ŝi revenis ĝustatempe por partopreni la balotadon de 1936 kiel kandidato de la Popola Fronto. En 1937 ŝia batalema kaj nekonformisma spirito, kune la terurmilitaj cirkonstancoj pro la ribelo de faŝistoj, puŝis ŝin al pli radikalismo kaj aniĝo en la Hispana Komunisma Partio (Partido Comunista de España). Dum la milito ŝi senĉese laboris por la laŭleĝa respublikana registaro, jen per intelektaj agadoj (alparolo en la Internacia Kongreso de Antifaŝismaj Verkistoj), jen per bonfara agado (sendo eksterlanden de multaj infanoj kies vivo estis en danĝero). Kiam finiĝis la milito ŝi denove kaj definitive ekziliĝis, unue al Francio, poste al Sovetunio, kaj fine al Meksiko, kie ŝi vivtenis sin per verkado kaj pasie redediĉis sin al la kritiko pri arto. Ŝi ankaŭ kunlaboris kun la respublikana registaro en la ekzilo, kiu plutenis la iluzion de la respublika reĝimo en la ekzilo. Margarita Nelken forpasis en 1968 en Meksikio.