Margarita Salas Falgueras (naskiĝis la 30-an de novembro 1938 en Valdés, mortis la 7-a de novembro 2019 en Madrido[1]) estis hispana bioĥemiistino kaj molekula genetikistino.
Post kiam ŝi akiris licencion pri ĥemio en Komplutensa Universitato de Madrido, ŝi defendis tezon en 1961 sub la direkto de Alberto Sols García. Ŝi faris sian postdoktoriĝan esploradon kun Severo Ochoa, Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino en 1959. Ŝi instruis kaj faris esploradon pri bioteĥnologio en "Consejo Superior de Investigaciones Científicas" (Supera Konsilio de Sciencaj Esploroj).
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Margarita Salas en la franca Vikipedio.