Maria Klementina Sobieska | ||
---|---|---|
Reĝino de Anglio kaj Skotlando (pretendata titolo) | ||
Persona informo | ||
Maria Klementyna Sobieska | ||
Naskiĝo | 18-an de julio 1702 en Oława | |
Morto | 18-an de januaro 1735 (32-jaraĝa) en Palaco Muti | |
Tombo | Vatikanaj Grotoj Tomb of Maria Clementina Sobieska (en) Baziliko de Sankta Petro en Romo vd | |
Religio | katolikismo vd | |
Ŝtataneco | Respubliko de Ambaŭ Nacioj vd | |
Familio | ||
Dinastio | House of Sobieski (Janina) vd | |
Patro | Jakobo Ludoviko Sobieski vd | |
Patrino | Countess Palatine Hedwig Elisabeth of Neuburg (en) vd | |
Gefratoj | Maria Kasimira Sobieski (en) kaj Maria Karolina Sobieska (en) vd | |
Edz(in)o | James Francis Edward Stuart (1719–) vd | |
Infanoj | Charles Edward Stuart, Henry Benedict Stuart vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Maria Klementina Sobieska (aŭ Maria Klementyna Sobieska) (Oława, Malsupra Silezio, 18-a de julio 1702 – Palazzo Muti, Romo, 18-a de januaro 1735) estis pola princino. Ŝi estis filino de la princo de Pollando Jakub Ludwik Henryk Sobieski (1667–1737) kaj Hedwig Elisabeth Amalia de Palatinato-Neuburg (1673–1722). Ŝi estis nepino de Johano la 3-a Sobieski, kiu estis unu el la plej riĉaj gravuloj de Eŭropo.
La princino Maria Klementina estis fianĉinigita al la Princo de Kimrio Jakobo Stuarto, kiu ne estos reĝo. La reĝo Georgo la 1-a (Britio), de la dinastio de Hanovro, kontraŭis la geedzecon ĉar li timis heredonton (ebla konkurencanto kun Granda Britio). Helpema, la Sankta Romia Imperiestro Karolo la 6-a haltigis la princinon Maria Klementina kiam ŝi estis survoje al Italio por edziĝi al Jakobo Stuarto.
Ŝi estis arestita en la kastelo de Innsbruck, sed finfine post trompo al la gvardioj Maria Klementina fuĝis al Bolonjo, Italio, kie, nur por eviti pliajn trudojn, ŝi edziniĝis kun Jakobo Stuarto prokurore, ĉar li tiam estis en Hispanio. El tiu geedzeco naskiĝis la du pretendantoj Stuarto al la trono de Anglio, Skotlando kaj Irlando, nome Karlo Eduardo Stuarto (1720–1788) kaj Henriko Benedikto Stuarto (1725–1807), ambaŭ sen sukcedontoj, pro kio, la supozitaj rajtoj al la trono, pasis al la dinastio de Savojo.