Marie Jaëll | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Marie Trautmann |
Naskiĝo | 17-an de aŭgusto 1846 en Steinseltz |
Morto | 4-an de februaro 1925 (78-jaraĝa) en Parizo |
Tombo | Tombejo de Passy |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Konservatorio de Parizo |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Alfred Jaëll (en) (1866–) |
Okupo | |
Okupo | komponisto instruisto muzikologo pianisto muzikinstruisto |
Verkoj | The magic touch, piano music by mind training |
Marie JAËLL (naskita Trautmann) (la 17an de aŭgusto 1846 – la 4an de februaro 1925) estis franca pianisto, komponistino, kaj elstara pedagogo.
Marie Jaëll komponis muzikpecojn por piano, konĉertoj, kvartetoj kaj aliaj [1], Ŝi dediĉis ŝia violonĉela konĉerto al Jules Delsart kaj estis la unua pianisto prezenti ĉiujn el la pianaj sonatoj de Beethoven en Parizo [2]. Interalie, ŝi faris sciencajn studojn de manaj teknikoj en piana ludado kaj provis anstataŭigi tradician kun sistemaj pianaj metodoj [3][4]. Ŝiaj studentoj inkluzivis Albert Schweitzer, kiu studis kun ŝi dum ankaŭ studanta orgenon kun Charles-Marie Widor en 1898–99.[5] Ŝi mortis en Parizo.
Marie Jaëll (1846-1925) laŭ sia geedza nomo, estis franca pianisto, komponistino, kaj elstara pedagogo. Ŝi komencis sian pianlernadon en la aĝo de ses kaj sekvis dum sia vivo studante kun larĝa nombro da famaj instruistoj.
Laŭ sia naskiĝnomo Marie Trautmann, kaj akompanita de sia patrino, ŝi ĝuis intensan prezentkarieron ĉie en Eŭropo de sia 9ª ĝis sia 20ª jaraĝo [6]. Tiuj publikaj prezentadoj estis tre bone akceptitaj de la publiko kaj de la lokaj gazetoj: la “Revue et gazette musicale” de Parizo publikigis recenzon (1862) dirante: “…ŝia bela stilo, ŝia agrable modera ludado, kun neriproĉebla pureco, eskvizita gusto, delikata eleganteco, konstante plenigis la publikon per miro."
Kiam Marie geedziĝis kun la sukcesa kaj fama aŭstra koncertpianisto Alfred Jaëll (1866), ambaŭ daŭris ilian koncertkarieron kiel geedza teamo. Ili kune prezentis popularajn pecojn, duetojn, soloojn kaj siajn proprajn komponaĵojn ĉie en Eŭropo kaj Rusio. Lea Schmidt-Roger diris: "ŝi kaj ŝia edzo Alfred transskribis kaj interpretis grandan parton de la nuntempa kvarmana literaturo."
Ŝi komencis komponi pli serioze kaj ŝi decidis sendi siajn unuajn laborojn al Franz Liszt por taksado. Ŝi verkis por orkestro, solluda piano, ĉambramuziko, arĉa kvarteto, pianokvarteto, kaj violonĉelo. Ankaŭ ŝi verkis la operon “Runea” kaj la simfonian poemon "Ossiane", de kiuj ekzistas nur fragmentoj [7].
Ŝiaj kanzonoj de la 70-aj ĝis la 90-aj jaroj distingiĝis per la sukcesaj kunigoj de francaj kaj germanaj stiloj. La New Grove Dictionary of Music asertas ke Marie "komponis pianpecojn kaj kantojn kiuj, kvankam esence romantikaj, rivelas asimiladon de la renovigo de la epoko."
Je ŝia 35 jaraĝo, kiam ŝia kompona laboro pli firmiĝis, forpasis ŝia patrino kaj ŝia edzo. Post tiuj du vivofrapoj Marie serĉis pacon en soleco kaj en pluaj studoj. Marie profunde kaj freneze esploris la rilaton, inter la fizika ago ludi la instrumenton kaj la mensa koncepto de sono; kiel la aŭdaj kaj palpaj sentemoj estas ligitaj, kaj ĝia aplikado en la muzikinstruado. Ŝi disvolvis sian esploradon el scienca vidpunkto: ŝi laboris kun d-ro Charles Féré por akiri pli profundan komprenon pri la maniero kiel pianistoj ludas kaj elsendas muzikon.
Ŝi donis du nekredeble postulemajn kaj legendajn seriojn de koncertoj: unu en kiu ŝi prezentis la kompletajn pianajn verkojn de Liszt kaj alia en kiu ŝi ludis ĉiujn tridek-du sonatojn de Beethoven. Post tiuj masivaj projektoj, ŝi ĉesis ludi, komponi kaj eĉ aperi publike. Ŝi skribis: “mi malkovris la spiriton de Liszt en mi mem kaj mi povus transdoni ĝin al estontaj generacioj”.
Ŝi estis preta koncentriĝi pri la projekto, kiu okupos la lastajn jardekojn de ŝia vivo: krei kaj perfektigi la pianmetodon konatan kiel "La Tuŝo" aŭ la Jaëll Metodon. La rezulto de ŝia esplorado kaj sperto estis serio de dek unu libroj pri pianotekniko. Temas pri metodo per kiu la studo de piano fariĝas veka agado, ne direktita sisteme al la mekanika agado de la fingroj, sed kiu instigas la studenton malkovri la unuecon kiu devas regi inter la muzika penso kaj la tuŝa sentemo.
Marie Jaëll esprimas en “Le Toucher” “La specifeco de la grandaj interpretistoj estas ilia kapablo senti du mirindajn sentojn, la unua en la aŭdo-sento, la dua la sento de tuŝo... Se granda artisto sukcesas tute kunigi la aŭdo-senton kun la palpa sentemo, devas esti vero, ke ĉi tiu ligo estu la bazo de instruado...”
Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 180 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.