Mark Akenside (1721-1770) | |||||
---|---|---|---|---|---|
"La plezuroj de la imago", verko eldonita en (1754).
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 9-a de novembro 1721 en NovKastelo sur Tajno, Anglio | ||||
Morto | 23-a de junio 1770 en Hampstead, Londono, Anglio | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kembriĝo Universitato de Edinburgo Reĝa Lernejo de Gramatiko de Newcastle Membro de la Reĝa Societo Universitato de Lejdeno | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto kuracisto-verkisto kuracisto verkisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mark AKENSIDE (1721-1770) estis angla poeto kaj kuracisto. Akenside estis unu el la unuaj, kiuj priskribis la eksterajn manifestiĝojn de la malsano de von Recklinghausen kaj donis la unuan anglan priskribon en 1768 same kiel la 'Contusio cordis' ("Cerbokomocio", 1763). Respektata poeto, lia plej aklamita verko 'La plezuroj de la imago - poemo, en tri libroj' estis unuafoje publikigita en 1744.
Li estis la dua filo de buĉisto. Lia patro, Mark Akenside Senior, estis membro de presbitera kristana preĝejo; lia patrino estis naskita Mary Lumsden. La geedza paro geedziĝis en la 10-a de aŭgusto 1710.
Li ricevis sian unuan edukadon ĉe la Reĝa Libera Gramatika lernejo de Novkastelo. La juna Mark Akenside vundis sian piedon kiam li estis sepjara, kaj tranĉilego falis dum li ludis en la buĉejo de sia patro. Vundo, kiu markis lin dumvive.
Unue en 1738 li studis teologion en la Universitato de Edinburgo. Akenside povis studi per fonduso por helpi junajn virojn kun malbonaj financaj situacioj kaj trejni lin por iĝi presbitera kristana pastro. En la sekva vintro 1739 Akenside transiris al medicino.
En 1741 li iris al Lejdeno (Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj) por plivastigi siajn medicinajn sciojn tri jarojn poste, la 16-an de majo 1744, por doktoriĝi per la temo "Dissertatio de ortu et incremento fetus humani". Temo, kiu traktis la kreskon de la homa feto. Fininte siajn medicinajn studojn, en 1744, li forlasis Lejdeno.
Li tiam praktikis unue en Northampton, Hampstead kaj fine en Londono. Lia medicina doktoreco estis aljuĝita al li de la Universitato de Kembriĝo, en 1753, kaj li estis akceptita kiel Membro de la Reĝa Kolegio de Kuracistoj, en 1754.
Unu el la plej rimarkindaj poemoj de lia tempo estis "La plezuroj de la imago" (1744). Akenside verkis ĝin en la aĝo de dudek tri jaroj, post restado en Morpeth, en 1738, kie li elpensis la ideon de didaktika poemo. La posta traduko en la francan faris Paul Henri Thiry d’Holbach (1723-1789), amiko el epoko de Lejdeno, en 1759.
Kiam Akenside prezentis sian poemon al la eldonisto Robert Dodsley (1704–1764) por la unua fojo, li konsultis sian amikon, poeton kaj tradukiston Alexander Pope, por taksi la literaturan valoron de la verko. Pope laŭdire diris, ke Akenside ne estas ordinara verkisto.