Marrupe | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Montaro de San Vicente | ||
Poŝtkodo | 45636 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Enrique Medina Amor | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 187 (2011) | ||
Loĝdenso | 18,7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 5′ N, 4° 48′ U (mapo)40.089444444444-4.7938888888889Koordinatoj: 40° 5′ N, 4° 48′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 584 m [+] | ||
Areo | 10 km² (1 000 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Marrupe [+] | |||
Marrupe estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
Ne estas interkonsento pri la deveno de la termino "Marrupe". Por Gómez-Menor[1] povus deveni el araba ma'sar ar-rubait 'muelejo'. Por Tejero Robledo[2] Marrupe devenus el latina MARRVBIVM, dum García Sánchez[3] sugestas unuiĝo de la antaŭromia radiko *mal, 'roko' kun la termino latina RVPEM, 'roko, rokego', hipotezo subtenuta de la zono de montetoj kaj rokegoj kie troviĝas la municipo.
La loĝanto nomiĝas Marrupino. La censita populacio en 2011 estis de 187 loĝantoj kaj la denseco estas de 18,7 loĝ/km².
Marrupe estas situa en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de San Vicente en la nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 584 m; je 92 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 10 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°5′22″ N 4°47′38″ Ok.
La municipo troviĝas situanta «sur tereno monteca».[4] Ĝi apartenas al la komarko de la Sierra de San Vicente kaj limas kun la municipaj teritorioj de Navamorcuende norde, Hinojosa de San Vicente nordoriente, San Román de los Montes kaj Cervera de los Montes sude kaj Sotillo de las Palomas okcidente, ĉiuj de la provinco de Toledo. Tra ties teritorio fluas la rojo Marrupejo alfluanto de la rivero Guadyerbas.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.
Oni ne konas la epokon de ties fondo, kaj aperas unuafoje en dokumento de 7a de januaro de 1268 per kiu la reĝo Alfonso la 10-a donis al episkopo de Cuenca, nome Pedro Laurencio, terenojn: "damosle e otorgamosle doze yugadas de heredat para pan anno e vez en Cabeça Retamosa termino de Auila que es entre Guadierua e Marrupe e Rio Lobos e el Berrocal de Talauera".[5] En 1285 ĝi iĝis posedo de Juan García de Toledo. Poste iĝis parto de la markislando de Montesclaros kun ĉefurbo en Castillo de Bayuela.
Meze de la 19a jarcento ĝi havis 56 domojn.
Meze de la 20a jarcento ĝi havis preskaŭ 500 loĝantojn; de tiam trioniĝis pro elmigrado ĝis ĉirkaŭ 150 loĝantoj komence de la 1980-aj jaroj.