Martin Ruland la Juna | ||
---|---|---|
Lexicon alchemiae,
verko publikigita en 1612. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 11-a de novembro 1569 en Lauingen, Palatinato-Neuburg, Sankta Romia Imperio | |
Morto | 23-a de aprilo 1611 en Prago, Bohemio, Sankta Romia Imperio | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Tübingen, Universitato de Jena, Universitato de Bazelo | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Marteno Rulando la Juna (1569-1611)[1] estis germana kuracisto kaj alkemiisto, fondinto de la Kemiatrio aŭ iatrokemio[2], filo de Marteno Rulando la Maljuna, kaj samkiel lia patro, sekvanto de Paracelsus.
Post fari la unuajn studojn en la lernejo de Lauingen, nune konata kiel Albertus-Gymnazium, li studis Medicinon en la Universitatoj de Tübingen, Jena kaj Bazelo. Post sia doktoriĝo en Bazelo, en 1592, li estis nomumita kuracisto en la publika servo de Regensburgo. En 1607, la aŭstra arkiduko Matiaso la 1-a (1657-1619) indikis lin kiel kuracisto en la kortego kaj poste kiel persona kuracisto de la imperiestro Rudolfo la 2-a (1552-1612), en Prago, kiu forte interesiĝis pri la alkemiaj kaj astrologiaj konoj de Rulando. En 1608, la imperiestro Rudolfo la 2-a donis al nobelan titolon.
Rulando la Juna tenadis amikajn rilatojn kun tre konataj samtempuloj tiel kiel Kasparo Boano, Andreo Libavo kaj Johano Keplero. Li mortis aĝante 41 jarojn en la sama jaro kiam li eldonis sian verkon "De perniciosa luis Hungaricae tecmarsi et curatione" rilate al la hungara febro, ankaŭ konata kiel rickettsia[3]. Rulando la Juna ankaŭ estis eldonisto de la verkaro de sia patro.