Martínkovice (germane Märzdorf) estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Náchod. Vivas ĉi tie 524 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Otovice (distrikto Náchod), Suchý Důl, Křinice, Broumov kaj Božanov.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1255.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 527 |
---|
1880 | 1 456 |
---|
1890 | 1 431 |
---|
1900 | 1 641 |
---|
1910 | 1 797 |
---|
1921 | 1 597 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 628 |
---|
1950 | 841 |
---|
1961 | 787 |
---|
1970 | 682 |
---|
1980 | 633 |
---|
1991 | 541 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 550 |
---|
2011 | 509 |
---|
2014 | 506 |
---|
2016 | 519 |
---|
2017 | 499 |
---|
2018 | 498 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 497 |
---|
2020 | 507 |
---|
2021 | 475 |
---|
2022 | 511 |
---|
2023 | 518 |
---|
2024 | 524 |
---|
- Preĝejo de sankta Georgo kaj sankta Marteno
- Soldata tombejo el la jaroj 1914 – 1918 kaj 1939 – 1945. En la jaroj 1915 estis inter Martínkovice kaj Broumov konstruita granda militkaptiteca tendaro por preskaŭ 30 000 rusoj, serboj, italo kaj aliaj. Miloj pereis pro infekta epidemio kaj ili estas entombigitaj en amastomboj en la tn. soldata tombejo. Por proksimume 400 aŭstriaj soldatoj estis establita en la soldata tombejo aparta sektoro. La militkaptitoj estis en la tendaro laborigataj: ili tiris akvokondukilon, konstruis novajn barakojn, vaporan banlokon, bakejon kaj al la mortintaj amikoj ili konstruis laŭ propono de militkaptita rusa inĝeniero monumenton. Dum la 2-a mondmilito ĉi tie estis sepultitaj 122 rusaj militkaptitoj.
- Baroka ponto trans rivero Stěnava
-
Martínkovice, vido de kapelo de sankta Anna
-
Bienoj n-ro 204 kaj 205
-
Martínkovice, bieno n-ro 205, detaloj
-
Ŝtona ponto en Martínkovice