María Valverde | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
María Valverde | |||||
Naskonomo | María Valverde Rodríguez | ||||
Naskiĝo | 24-an de marto 1987 (37-jaraĝa) en Madrido | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Gustavo Dudamel (2017–) vd | ||||
Amkunulo | Mario Casas (2010–2014) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro filmaktoro vd | ||||
Laborkampo | Kina aktorado vd | ||||
Aktiva dum | 2003– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
María VALVERDE Rodríguez (Madrido, 24a de marto 1987) estas hispana aktorino, ricevinto de la Goya-premio al la plej bona novula aktorino 2003 pro la filmo La flaqueza del bolchevique. Ŝi estas konata ankaŭ pro la ludado de la rolo de Babi en la sukcesa filmo Tres metros sobre el cielo, kaj en la sekvaĵo Tengo ganas de ti.
María debutis estante 16-jaraĝa kun Luis Tosar en La flaqueza del bolchevique (La maldikeco de la bolŝevisto, 2003), reĝisorita de Manuel Martín Cuenca kaj bazita sur la samnoma novelo de Lorenzo Silva. Pro tiu filmo ŝi ricevis la Goya-premion al la plej bona novula aktorino 2003. Ŝi partoprenis en filmoj kiel Fuera del cuerpo (2004), Vorvik (2005) kaj la ital-hispana Melissa P., bazita sur polemikiga libro "La cent frapoj" de la itala verkistino Melissa Panarello.
En 2006 ŝi ludis la rolon de Lucrezia Borgia en Los Borgia, reĝisorita de Antonio Hernández kaj ludita kun Paz Vega. En 2007 ŝi aperis en Ladrones, El rey de la montaña kaj El hombre de arena. En decembro 2010 premieris la filmo Tres metros sobre el cielo (Tri metrojn superĉiele), adaptaĵo de la samnoma libro de la itala Federico Moccia, kiu iĝis la ples biletvenda filmo de la jaro en Hispanio. Valverde ludis la rolon de Babi, altklasa junulino enamiĝinta de junulo de diferenca socia klaso. Du jarojn poste premieris la sekvaĵo: nome Tengo ganas de ti. En 2013 premieris la filmo A puerta fría kun Nick Nolte, inter alia. En 2013 ŝi partoprenis en la filmado de Broken Horses en Holivudo reĝisorita de Vidhu Vinod Chopra kaj ankaŭ estis protagonisto de La mula, de Michael Radford. En septembro 2013, María Valverde estis dungita por Exodus: Gods and Kings de la reĝisoro Ridley Scott, en kiu ŝi ludis la rolon de la edzino de Moseo (ludita de Christian Bale), kaj estis premierita en 2014.