Masevaux-Niederbruck (jen francigite, origine germaneMasmünster-Niederbruck kaj alemaneMàsmìnschter-Niderbrucke) estas komunumo de Francio, kunigita el la origine apartaj komunumoj Masevaux/Masmünster kaj Niederbruck. Ĝi situas en ladepartementoHaut-Rhin, en la historia kultura regiono Alzaco kaj la nuna administra regiono Grand Est ("Granda Oriento"), kaj administre apartenas al la arondismento Thann-Guebwiller/Gebweiler. Krome temas pri la administra centro de propra kantono, nomata Masevaux/Masmünster. Fine de 2021 en la komunumo vivis 3 653 loĝantoj.