Mathias ÉNARD (naskiĝinta la 11-an de januaro 1972 en Niort) estas franca verkisto kaj tradukisto.
Énard studis la lingvojn araban kaj persan ĉe Nacia instituto pri orientaj lingvoj kaj civilizacioj en Parizo. Post longa restado en Mezoriento (i.a. en Damasko, Teherano kaj Bejruto)[1] li iris en 2000 al Barcelono. Tie li kunlaboris ĉe diversaj kulturgazetoj. Krome li estis membro de la franclanda literatur- kaj kulturgazeto Inculte. Ekde 2010 li docentis pri araba lingvo ĉe Aŭtonomia universitato Barcelono.
Dum la jaroj 2005/2006 Énard estis stipendiprofitanto de Villa Medici en Romo[2] En 2011 li kunfondis en la franca ĉefurbo la grafikaĵan eldonejon Scrawitch. En la jaroj 2013/14 li gastis ĉe la berlina porartista programo de Deutscher Akademischer Austauschdienst.
Lia romano Zone de la jaro 2008 estas interna monologo de eksa soldato el la Jugoslavaj Militoj. Ĝi enhavas en siaj 500 paĝoj ununuran frazon sen iu punkto. Romano tiu ĉi famigis la verkiston internacie. Post diversaj premioj li gajnis por la verko Boussole en 2015 la renomitegan Goncourt-premion.
Énard vivas hodiaŭ en Barcelono.[3]
- 1990: Travail de nuit, (poemoj).
- 1990: Parfois entre nous la mer (poemoj).
- 2003: La Perfection du tir. Actes Sud, Arles, ISBN 978-2-7427-4412-1
- 2005: Remonter l'Orénoque. Actes Sud, Arles. Nova eldono 2012: ISBN 978-2-330-01394-
- 2007: Bréviaire des artificiers., Verticales
- 2008: Zone. Actes Sud, Arles, ISBN 978-2-7427-9302-0
- 2009: Mangée, mangée; Actes Sud Junior, Paris, ISBN 978-2-7427-8511-7
- 2010: Parle-leur de batailles, de rois et d'éléphants. Actes Sud, Arles, ISBN 978-2-7427-9362-4
- 2011: L'alcool at la nostalgie. Éditions Inculte, Paris, ISBN 978-2-916940-48-9
- 2012: Rue des voleurs. Actes Sud, Arles, ISBN 978-2-330-01267-0
- 2013: Tout sera oublié, Actes Sud, Arles, ISBN 978-2-330-01808-5
- 2015: Boussole. Actes Sud, Arles, ISBN 978-2-330-05312-3
- 2004: Prix des cinq continents de la francophonie für La Perfection du tir
- 2005: Villa Medici, stipendio
- 2008: Prix Décembre, Kandido-premio; kun Martin Kluger, pro Zone
- 2009: Prix du Livre Inter pro Zone
- 2010: Prix Goncourt des lyceens pro Parle-leur de batailles, de rois et d'éléphants
- 2015: Prix Goncourt pro Boussole
- 2017: SWR-Bestenliste (dua rango) por Boussole
- Leipziger Buchpreis zur Europäischen Verständigung pro Boussole[4]
- Premio Gregor von Rezzori pro Boussole
- 2018: Literaturpremio de la Konrad-Adenauer-fondaĵo