Por samtitola artikolo vidu la paĝon Matran (stacidomo). |
Matran | |
---|---|
Blazono de Matran | |
Matran | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Sarino |
Koordinatoj | 46° 47′ 8″ N 7° 5′ 42″ O / 46.78556 °N, 7.09500 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 8″ N 7° 5′ 42″ O / 46.78556 °N, 7.09500 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1552 |
Areo | 2,86 km² |
Alteco | 614 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1753 |
Komunumkodo | 2208 |
Mapo de Matran | |
Matran estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1552 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Matran situas en la Friburga Mezlando ĉe la norda bordo de la rivero Glano, proksimume 4 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Friburgo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Matran kun la kvartaloj La Pâle en okcidento kaj l'Odzette en sudo kaj la setlejo Les Râpes en oriento.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,86 km², de kiuj 19,0% estas kovritaj de arbaro, 50,9% servas por agrikulturo kaj 29,4% por setlado. [2]
La komunumo Matran limas en nordo al Corminboeuf, en nordoriento al Villars ĉe Glano, en sudoriento al Hauterive, en sudokcidento al Hauterive, kaj en okcidento al Avry.
Tra Matran pasas la kantonaj ĉefvojoj n-ro 155 de Friburgo al Romont kaj n-r0 181 de Friburgo al Payerne, kaj la svisa aŭtovojo A12, kies alveturejo n-ro 6 situas sur la komunuma teritorio. Per la stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Friburgo al Laŭzano la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Krome ekzistas buslinio al Friburgo.
La unua dokumenta mencio de Matran datiĝas el la jaro 1123 kiel Martrans. Dum mezepoko la Monaĥejo Hauterive estis bienposedanto en Matran. Ekde la mezo de la 15-a jarcento Matran apartenis sub la Novurba Flago al la Malnova Kamparo de Friburgo. Ekde la Helveta Revolucio de la jaro 1798 ĝis la akcepto de la nova kantona konstitucio en la jaro 1848 Matran apartenis al la distrikto Friburgo, tiam ĝi estis atribuita al la distrikto Sarino.[3]
La katolika preĝejo Sankta Julio estis menciita la unuan fojon en la jaro 1146 en bulo de Papo Eŭgeno. 1651 la preĝejo estis parte detruita per inscendio. La pentraĵoj de Gottfried Locher estis malkovritaj en la jaro 1974 okaze de la malkonstruo de la falsa plafono kaj poste restaŭritaj.[4]
|