Maurice Couve de Murville | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Maurice Couve de Murville | |||||
Naskiĝo | 24-an de januaro 1907 en Reims | ||||
Morto | 24-an de decembro 1999 (92-jaraĝa) en 7-a arondismento de Parizo | ||||
Tombo | Tombejo de Montparnasse vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Pariza Fakultato de Juro • Gimnazio Louis-le-Grand • Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo • Lycée Carnot vd | ||||
Partio | Rassemblement Pour la République • Unio de Demokratoj por la Respubliko • Unuiĝo por la Nova Respubliko vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Véra Fabre vd | ||||
Parencoj | Maurice Noël Léon Couve de Murville vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • diplomato • ambasadoro • ŝtata funkciulo vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Maurice Couve de Murville (naskiĝis la 24-an de januaro 1907 en Reims; mortis la 24-an de decembro 1999 en Parizo) estis konservativa franca politikisto.
Maurice Couve de Murville studis juron en la universitato de Parizo kaj jam en fruaj jaroj koncentriĝis pri politiko. Jam dum la jaro 1930 li ekzemple estis membro de la "komisiono por kontrolo de la financa situacio" [de la francia ŝtato].
Inter la jaroj 1937 kaj 1940 li estis direktoro pri la eksterlanda departamento de la nacia ministerio pri financoj.
Post la milita malvenko de Francio kontraŭ Nazia Germanio, Maurice Couve de Murville dum la jaro 1940 partoprenis en la armistica komisiono de Wiesbaden, kiu interkonsentis la estontan rilaton inter la du ŝtatoj kaj preparis la reĝimon de Vichy, en kiu li iĝis direktoro pri eksteraj financoj kaj valuta ekonomio.
Dum marto 1943, post la albordiĝo de usonaj armeaj unuoj en norda Afriko, Maurice Couve de Murville ŝanĝis la flankon kaj estis inter la malmultaj funkciuloj de la Vichy-registaro, kiuj en Alĝero kunlaboris kun generalo Henri Giraud. La 7-an de junio1943 li iĝis kasisto de la Komitato Francia por la Liberigo Nacia (CFLN).
Februare 1945 li iĝis membro de la provizora francia registaro en la rango de ambasadoro en Italio. Dum la sekvaj jaroj li por Francio plenumis pluajn ambasadorajn postenojn - en Kairo (1950 ĝis 1954), ĉe la NATO (1954), en Vaŝingtono (1955 ĝis 1956) kaj en Bonno (1956 ĝis 1958).
Kiam generalo Charles de Gaulle retransprenis la politikan gvidadon en Francio, Maurice Couve de Murville dum la jaro 1958 iĝis ministro pri eksteraj rilatoj kaj plenumis tiun oficon ĝis la jaro 1968. Dum la unua duono de 1959, la unua duono de 1962, la unua duono de 1965 kaj la unua duono de 1968 li estis prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Komunumo.
Sekve li propone de Georges Pompidou por unu jaro iĝis ĉefministro de Francio, antaŭ ol li ĝis en alta aĝo dediĉis sin al la politiko en la Nacia Asembleo kaj pli pooste en la Senato de Francio.
Maurice Couve de Murville estis luterano[1]. Lia samnoma kuzo Maurice Couve de Murville (1929–2007) estis katolika ĉefepiskopo de la diocezo Birmingham en Anglio.
1-a de junio 1958 ĝis 31-a de majo 1968 | ministro pri eksteraj rilatoj | |
10-a de julio 1968 ĝis 20-a de junio 1969 | ĉefministro | |
1968 kaj 1973 ĝis 1986 | deputito de Parizo kaj membro de la Nacia Asembleo, komence por la partio Union pour la Défense de la République (UDR), pli poste por la partio Rassemblement pour la République (RPR). | |
1973 ĝis 1978 | prezidanto de la komisiono pri eksteraj rilatoj (KER) de la Nacia Asembleo | |
1986 ĝis 1995 | senatano por Parizo |
Al la registaro Couve de Murville, kiu oficis de la 10-a de julio 1968 ĝis la 20-a de junio 1969, apartenis la sekvaj ministroj: