Megyehíd [medjehid] estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Sárvár. La loknomo estas hungare: departementa-ponto. Temas ne pri riverponto, nur rojponto.
Megyehíd situas sur ebenaĵo, for de fervojo, ĉefvojo kaj rivero.
En 1217 okazis la unua mencio en formo Megehid. Komence la kampoj apartenis al la reĝino. Priskriboj de András Vályi kaj Elek Fényes mencias, ke la loĝantoj estas famaj ĉevalobredistoj. En Megyehíd migra poŝto servas.
Megyehíd havas romkatolikan preĝejon omaĝe al Sankta Triunuo. La loĝantaro okupiĝas pri agraraj produktoj, aŭ laboras en la proksimaj Sárvár aŭ Szombathely.