Meklenburgo | ||||
---|---|---|---|---|
Regiono | ||||
Flago | Blazono | |||
regiono [+] | ||||
Lando | Germanio | |||
- koordinatoj | 53° 50′ 14″ N, 11° 28′ 16″ O (mapo)53.83722222222211.471111111111Koordinatoj: 53° 50′ 14″ N, 11° 28′ 16″ O (mapo) | |||
|
||||
Meklenburgo | ||||
Vikimedia Komunejo: Mecklenburg [+] | ||||
Meklenburgo[1] aŭ Meklenburgio[2], germane Mecklenburg, estas regiono en la nordoriento de Germanio. Ĝi estas la okcidenta kaj pli granda parto de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. La alia parto estas Antaŭpomerio.
En la historio Meklenburgo estis plurfoje dividita en kelkajn pli malgrandajn landopartojn, kiuj estis unuopaj membro-ŝtatoj de la Sankta Romia Imperio. De 1701 ĝis 1918 ĝi konsistis el la du duklandoj (pli poste grandduklandoj) Mecklenburg-Strelitz kaj Mecklenburg-Schwerin.
Meklenburgo-Schwerin, germane Mecklenburg-Schwerin [meklenburk ŝveRI:N], estis la pli granda, centra landoparto de Meklenburgo.
Ekde 1871 ĝi estis membroŝtato de la Germana Regno.
Meklenburgo-Strelitz, germane Mecklenburg-Strelitz [meklenburk ŜTRE:lic], estis la dua landoparto de Meklenburgo. Ĝi konsistis el du geografie disaj partoj, ambaŭflanke de la pli granda Meklenburgo-Schwerin.
Ekde 1871 ankaŭ ĝi estis membroŝtato de la Germana Regno.
La 1-an de januaro 1934, la du landopartoj estis (re-)unuigitaj ene de Nazia Germanio al unusola lando Meklenburgo.
La meklenburga dinastio, germane Haus Mecklenburg aŭ Obodriten, estis slav-devena, germana dinastio kiu dum entute 787 jaroj - de 1131 ĝis 1918 - preskaŭ seninterrompe regis Meklenburgon. Tradicie ĉiuj anoj de la dinastio, ĉu regantaj aŭ ne, havis la denaskan titolon "duko de Meklenburgo", respektive "dukino de Meklenburgo".