Membrilla | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Ciudad Real | ||
Komarko | Manĉa Centro | ||
Poŝtkodo | 13230 | ||
Retpaĝaro | www.aytomembrilla.org | ||
Politiko | |||
Urbestro | Manuel Borja Menchén | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 6 362 (2010) | ||
Loĝdenso | 44,2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 58′ N, 3° 21′ U (mapo)38.972222222222-3.3483333333333Koordinatoj: 38° 58′ N, 3° 21′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 670 m [+] | ||
Areo | 143,94 km² (14 394 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Membrilla [+] | |||
Membrilla [membrIja] (cidonio) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi estas konata kiel ĉefurbo de la melono.
La loĝantoj nomiĝas membrillatos. La censita populacio en 2010 estis de 6.362 loĝantoj kaj la denseco estas de 44,2 loĝ/km².
Membrilla estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Manĉa Centro en la centra parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 670 m; je 79 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 143.94 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°58′20″ N 3°20′54″ Ok.
La deveno de la nomo de tiu vilaĝo estas konfuza kaj estas diversaj teorioj kiuj klopodas klarigon. Laŭ unu el tiuj la nomo devenus el antikva urbo Marmaria, kiu el greka Μάρμαροç (Mármaros) signifus marmoron, brilan, kaj de tie iĝus Marmellaria (laŭ apero en buleo de la papo Honorio la 3-a). En la Mezepoko iĝus Membriella, kaj poste La Membrilla ĝis mallongigo al la nuna Membrilla. Alia teorio asertus, ke la deveno estus en la nomo de Mambla aŭ Mambrilla, el motilla aŭ surmonteta fortikaĵo de humideja ebenaĵo kiu estus kie nun estas la ermitejo de la Virgulino de la Dorno, iame okupata de la kastelo Tocón.
Laŭ la unua teorio pri toponimio la fondo estus ligata al greka setlejo, kvankam jam estis setlejo de la Bronzepoko. La fortikaĵo estis sinsekve romia, visigota kaj araba. En 1212 post la batalo de Las Navas de Tolosa la teritorio restis en kristana posedo kaj la Ordeno de Santiago respondecis pri la reloĝigo. En 1237 jam aperas citata La Membriella en dokumento.
La forpelo el Hispanio de la moriskoj, en 1610, estis granda frapo kaj malprofito por tiu komunumo, kiu perdis subite okdek familiojn, tio estas pli da dekono de sia totala populacio.
San Carlos del Valle, domaro de Membrilla, sendependiĝis dum la 18a jarcento.
Agrikulturo (vitejoj, olivarboj, cerealoj, melonoj) kaj brutobredado. Iome la safrano, servoj, komerco, industrio.
La plej fama hispana dramaturgo Lope de Vega verkis inter multaj la teatraĵon El Galán de la Membrilla (La viro el Membrilla), kiun subskribis la 20an de aprilo de 1615; en ĝi li priskribas la kamparanan vivon kie elstaras la kulturo de la vino kaj vinproduktado.
Muelejoj, kiaj tiu Rezuelo, kun origina strukturo, ĉe la rivero Azuer.