La Metroo de Miamo (angleMetrorail) estas la ĉefa sistemo de publika transporto en Miamo kaj Kantono Miami-Dade, Florido. Ĝi estas funkciigata fare de "Miami-Dade Transit" (MDT), agentejo de Kantono Miami-Dade. Malfermita la 20-an de majo1984, ĝi estas la sola metroo en Florido. 39,3 km longa kaj konsistanta el 23 stacioj sur du linioj (oranĝa kaj verda), la metrosistemo estas ligita kun la Metromover ĉe stacioj Government Center kaj Brickell kaj kun la ĉeurba fervojo Tri-Rail ĉe stacioj Tri-Rail kaj Miami International Airport. En 2017, preskaŭ 20 milionoj da homoj uzis la metroon de Miamo ĉiujare.