Ĝis 2012 la reto longis 92 km. Preskaŭ 54 km da reto estas sub la teritorio de la komunumo de Milano dume restantaj 29,5 atingas la najbarajn komunumojn. Preskaŭ 56 km da reto estas subteraj kaj la restantaj estas surfacaj, en tranĉeo aŭ raze. La tuta nombro de stacioj estas 110, 21 eksterurbaj.
La 4 linioj estas kutime nomataj per la koloroj de la linio: "ruĝa" (rossa, M1), "verda" (verde, M2), "flava" (gialla, M3), "lila" (lilla, M5). La koloroj estas uzataj en la mapoj, por la livreo de la trajnoj kaj por la aranĝoj de la stacidomoj.