La Metroo de Ĝenovo (italeMetropolitana di Genova) estas malpeza metroo servanta la Ligurian ĉefurbon. Ĝi veturas sur ununura linio, proksimume 7 km longa kaj havanta 8 staciojn.
La servo estas administrita de "Azienda Mobilità e Trasporti" (AMT), posedata de la komunumo Ĝenovo.