Michael Löwy | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Michael Löwy | |||||
Naskiĝo | 6-an de majo 1938 (86-jaraĝa) en San-Paŭlo | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio Brazilo ![]() | ||||
Alma mater | Lernejo por Altaj Studoj en Sciencoj Sociaj - Doktoro (–1964) Universitato de Parizo Kartezio - Doktoro (–1975) Universitato de San-Paŭlo ![]() | ||||
Partio | Nova Partio Kontraŭkapitalisma ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | sociologo esplor-instruisto universitata instruisto filozofo politikisto ![]() | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Lucien Goldmann • Louis-Vincent Thomas vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Franz Kafka: Subversive Dreamer ❦ Elaĉeto kaj Utopio ❦ Revolutionary Affinities: Towards a Marxist Anarchist Solidarity vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Michael Löwy (San-Paŭlo, 6-a de majo 1938) estas brazila marksisma pensulo, kiu loĝas en Francio, kie li laboras kiel direktoro de esplorado en la Centre National de la Recherche Scientifique. Li estas eminenta klerulo pri marksismo, kun esploroj pri la verkoj de Karl Marx, Lev Trockij, Roza Luksemburg, Georg Lukács, Lucien Goldmann kaj Walter Benjamin.[1]
Michael Löwy estas la filo de aŭstraj judaj enmigrintoj. Naskiĝis en San-Paŭlo en 1938. En 1960, li diplomiĝis en Sociaj Sciencoj de la Universitato de São Paulo. En 1961, li iris al Francio, kie li finis sian doktorigon en 1964, per disertacio pri la komunisma revolucio en la verkaro de juna Karl Marx.[2]
Post kelkaj jaroj vivanta en Israelo, Löwy revenis al Francio en 1968, kie li laboras ĉe la Université de Paris VIII kiel asistanto. En 1976, li akiris la doktorecon d’État per disertacio pri la politika evoluo de la juna Lukács.[3]
En 1978, li fariĝis profesoro pri sociologio en la Centre National de la Recherche Scientifique (Parizo) kaj poste direktoro de esplorado ĉe la sama institucio.[4]
En la jaroj 1950-1960, li estis parto de la Sendependa Socialisma Ligo. En 1968, li aliĝis al la Kvara Internacio, iĝante membro de la Unua sekcio, la Ligue Communiste.[5]
De 2013, li komencis kunordigi la kolekton "Marksismo kaj literaturo" de Editora Boitempo kune kun Leandro Konder[6]. Fine de 2014, kun la morto de Leandro, li entreprenis la plenan kunordigon de la kolekto.