Michel Le Tellier (1603-1685)

Michel Le Tellier
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1603 (1603-04-19)
en Parizo
Morto 30-an de oktobro 1685 (1685-10-30) (82-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Michel Le Tellier, Seigneur de Chaville (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Claude Chauvelin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj François Michel Le Tellier de Louvois, Charles Maurice Le Tellier (en) Traduki, Madeleine Fare Le Tellier (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Michel LE TELLIER, markizo de Barbezieux, landsinjoro de Chaville (naskiĝis la 19-an de aprilo 1603 en Parizo - mortis la 30-an de oktobro 1685) estis franca politikisto dum la reĝadoj de Ludoviko la 13-a kaj Ludoviko la 14-a.

Ŝtatsekretario de Ludoviko la 13-a

[redakti | redakti fonton]

Li fariĝis la ŝtatsekretario pri milito de Ludoviko la 13-a en 1643, pro premo de la kardinalo Mazarin. Dum la Frondo, li estis responsa pri la traktadoj kun la ribelaj princoj, kaj do kontribuis al la subskribo de la traktato de Rueil en 1649. Sekve, dum la ekziloj de Mazarin, li fariĝis la plejgrava konsilanto de la reĝino Anno de Aŭstrio.

La klano Le Tellier

[redakti | redakti fonton]

Post la entroniigo de Ludoviko la 14-a, Michel Le Tellier sukcese ĉirkaŭis sin kun multaj "amikoj" aŭ aliancanoj, kaj tio ebligis plifortigi lian potencon ene de la reĝa kortego. Pro la konsilo de sia bofrato Saint-Pouange, li dungis la junan kaj kompetentan Jean-Baptiste Colbert kaj rekomendis lin al sia amiko, la kardinalo Mazarin. Antaŭ la naskiĝo de la klano de Colbert, tiu ĉi estis do si mem parto de la klano de Le Tellier.

En 1660, Madeleine, filino de Michel Le Tellier, edziĝis kun la duko de Aumont : la familio povis tiel fariĝi nobela. En 1677, Le Tellier fariĝis kanceliero de Francio kaj donis al sia filo, Louvois, la oficion de ŝtatsekretario pri milito. Arda kontraŭulo de la Hugenotoj, Le Tellier uzis sian influon sur Ludoviko la 14-a por nuligi la edikton de Nantes. Li mortis nur kelkaj tagoj poste.

Lia filo, Louvois, fariĝis unu el la plej proksimaj kunlaborantoj de la reĝo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]