Li gajnis en 2002 la unutagan kurson Paris-Troyes.
Post tiu venko, li subskribis kontrakton de profesiulo ĉe la teamo Jean Delatour.
Dum sia unua profesia jaro, li gajnis la premion Prix du Moissons.
En 2004, lia teamon ŝanĝis ĝian mecenon por R.A.G.T. Semences-MG-Rover.
En 2005, li eliris tiun teamon, Professional laŭ anglalingva ordigo de teamoj, por la franca teamo Agritubel, Continental.
En 2007, li partoprenas en la franca UCI ProTour teamo Cofidis.
En 2007, li estas 1,74 m alta kaj 64 kg peza (samkiel en 2005).
La klubo de ŝatantoj de Mickaël Buffaz estis kreita en 2006.
Ĝi kunigas grandan nombron da membroj kaj organizas sportajn manifestaciojn kaj subtenas Mickaël Buffaz apud la vojoj de Eŭropoj.
Mickaël Buffaz estas fakulo de dromo, kaj pli specife de mez-distanco.
Tiu elprovo konkursiĝas dum kvindeko da kilometroj, malantaŭ motorciklo.
Tuj post la Giro d'Italia de 2008, kiam li fariĝis la duarange la plej batalema, li daŭris kun la franca ĉampionadoj de mezdistanco en La Roche-sur-Yon, kie li gajnis sian serion da kvalifikoj kaj poste la finalo kiun preskaŭ gajnis David Derepas, malpli ol unu rondiro malantaŭe.
Unua partopreno en Giro d'Italia, kie li finis 126-a en la ĝenerala klasifiko kaj 2-a en la Trofeo Fugua kiu rekompencas la kuristo kiu biciklis en eskapo dum la plej longa distanco, kaj 2-a de la klasifiko Garibaldi.
Vic-Ĉampiono de Francio pri Meza Distanco en dromo/trako (kun M.Pacheco - Derny)