Mihály Eisemann | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de junio 1898 en Ratkovo |
Morto | 15-an de februaro 1966 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 33/3-2-32 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1917–) ![]() |
Okupo | |
Okupo | dirigento filmkomponisto komponisto ![]() |
Mihály Eisemann [mihAj ejzeman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Eisemann Mihály estis hungara komponisto kaj dirigento, pianisto.
Mihály Eisemann naskiĝis, kiel Egresi Mihály la 19-an de junio 1898 en Hungara reĝlando en Paripás (nuntempa Ratkovo (Serbio)). Li mortis la 15-an de februaro 1966 en Budapeŝto.
Mihály Eisemann studis en Tutlanda Hungara Muzikarta Altlernejo ekde 1917, kie li lernis de Zoltán Kodály, Albert Siklós kaj Leó Weiner. Li studis ankaŭ juron. Inter 1923-1927 li pianoludis en amuzejo, kie liaj komponaĵoj havis tutlandan famon. En 1924 li edziĝis. En 1929 li sukcese debutis, kiel komponisto pri opereto. Poste li komponis akompanajn muzikojn por filmoj. Depost la 2-a mondmilito li denove estis pianisto en amuzejo. En 1965 li vizitis Jugoslavion, kie li ricevis estiman prezentadon en teatro.