Mihály Erdélyi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Erdélyi Mihály |
Naskiĝo | la 28-an de majo 1895 en ![]() |
Morto | la 1-an de februaro 1979 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto aktoro reĝisoro ![]() |
Mihály Erdélyi [mihAj erdEji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Erdélyi Mihály estis hungara ĉiofaranto en teatro (aktoro, teatrestro, reĝisoro, komponisto, libretisto).
Mihály Erdélyi [1] naskiĝis la 28-an de majo 1895 en Szeged, li mortis la 1-an de februaro 1979 en Budapeŝto.
Mihály Erdélyi frekventis gimnazion, poste li estis matroso dum la 1-a mondmilito. Libertempe li establis teatron por la soldatoj. Li debutis kiel aktoro en la malfrua 1918, en la sekva jaro li akiris diplometon en Teatra Lernejo. En la sekvaj jaroj li apartenis al pluraj trupoj en provinco. Ekde 1922 li jam komponis operetojn, baldaŭ li estis ankaŭ reĝisoro, scenaristo, instruisto pri baletoj jam en Budapeŝto en malgrandaj teatroj. Inter 1938 kaj 1944 li establis teatron, kiun li gvidis, sed tiutempe li ankaŭ partoprenis en aliaj similaj malgrandaj teatroj. Post la 2-a mondmilito la daŭre faris ĉion, kiuj koncernis la teatron, sed en 1947 li pensiuliĝis (komprenu: paŝo post paŝo la socialismo etendiĝis). Tamen inter 1955-1958 li havis rolojn en Teatro de Hungara Armeo.