Mihály Várkonyi | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Várkonyi Mihály | ||
Naskiĝo | 31-an de marto 1891 en Kisvárda | |
Morto | 6-an de junio 1976 (85-jaraĝa) en Santa Barbara | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Korinfarkto vd | |
Tombo | Calvary Cemetery (en) vd | |
Lingvoj | angla • hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario Usono vd | |
Profesio | ||
Okupo | filmreĝisoro filmaktoro televida aktoro teatra aktoro scenaristo aktoro vd | |
Laborkampo | Muta filmo, aktorado kaj filmo vd | |
Aktiva dum | 1913– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Mihály VARKONYI [mihAj vArkonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Várkonyi Mihály estis hungara (poste usona) aktoro. Lia pseŭdonimo en Usono estis Victor Varconi [viktor varkoni].
Mihály Várkonyi [1] naskiĝis la 31-an de marto 1891 en Kisvárda (Hungara reĝlando), li mortis la 26-an de julio 1976 en Santa Barbara (Kalifornio), (Usono).
Mihály Várkonyi akiris diplomon en Teatra Akademio en 1912. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Kolozsvár), sed li apartenis ankaŭ al unua generacio de la hungaraj mutaj filmoj. Dum la 1-a mondmilito li estis soldato, tamen li povis plu partopreni en filmoj. Post la milito li edziĝis kaj li estis membro de Nacia Teatro (Budapeŝto). Resume li havis rolojn en 38 hungaraj mutaj roloj. En 1920 li ricevis pli allogajn rolojn eksterlande en Aŭstrio, Germanio, Britio, fine eĉ Usono. Li havis ĉefe filmajn rolojn ekzemple de aliaj iamaj hungaroj Alexander Korda kaj Michael Curtiz, sed inter 1922–1925 li estis teatra aktoro en Vieno. Ekde 1930 li vivis en Usono, tamen kun kelkaj interrompoj. Inter 1930-1959 li havis 50 filmrolojn, kelkfoje li estis ankaŭ reĝisoro aŭ scenaristo. Pro vidviĝo en 1949 li denove edziĝis.