Milaș | ||
---|---|---|
![]() | ||
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | ![]() | |
Alinome | Nagynyulas (hungare), Hasendorf (germane) | |
Iama hungara departemento | Kolozs | |
Situo | 46° 49′ N, 24° 26′ O (mapo)46.82027777777824.433333333333Koordinatoj: 46° 49′ N, 24° 26′ O (mapo) | |
| ||
![]() | ||
Alto super maro | 362 m | |
Poŝtkodo | 427165 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 1.432 (en 2009) | |
– vilaĝo | 659 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 33890 | |
Milaș [milaŝ] (hungare: Nagynyulas [nadj-njulaŝ]) estas komunumo en Rumanio sude de Bistrița. Administre apartenas al ĝi Comlod, După Deal, Ghemeș, Hirean kaj Orosfaia.
En 1910 ĝi havis 1491 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 1017 (rumanoj). En la censo de 2002 la 1.559 loĝantoj deklaris jenajn etnecojn:
Etneco | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
rumanoj | 1399 | 89,7 % |
romaoj | 82 | 5,3 % |
hungaroj | 78 | 5,0 % |
Kompare, nur 53 (3,4 %) deklaris la hungaran sia precipa lingvo, neniu la ciganan. La hungaroj vivis precipe en Comlod kaj Orosfaia.
Ĝia unua mencio skriba estas el 1315. Ĝia hungara loĝantaro pereis en la 17-a jarcento. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs vármegye).
|