La ministerio pri enlandaj aŭ internaj aferoj[2] estas la ministeria servo de la franca registaro tradicie responsa pri enlanda sekureco, teritoria administrado kaj publikaj liberecoj.
De du jarcentoj, la ministerio pri enlandaj aferoj estas en la centro de la franca administracio : li certigas sur la tuta teritorio la tenon kaj koherecon de la enlandaj institucioj. Ĝia organizado, ĝiaj homaj kaj ilaraj rimedoj konsistigas la preferatan ilon de la ŝtato por garantii al la civitanoj la uzeblecon de la rajtoj, devoj kaj liberecoj reasertitaj en la konstitucio de la Respubliko.
Loĝanta en la palaco Beauvau, en la 8-a arondismento de Parizo, je kelkaj paŝoj de la prezidanta palaco Elizeo, ĝi estas kromnomata, pro metonimio, « la Place Beauvau » (IFA: plas bovo).
Ekde la 16-a de majo 2012, la ministro pri enlandaj aferoj estas Manuel Valls, en la dua registaro de Jean-Marc Ayrault.
De du jarcentoj, la ministerio pri enlandaj aferoj estas en la centro de la franca administracio : ĝi certigas sur la tuta teritorio la tenon kaj koherecon de la enlandaj institucioj.
Jen la kvin ĉefaj komisioj de la ministerio pri enlandaj aferoj :
Kiel en ĉiuj francaj ministerioj, por plenumi tiujn komisiojn, la ministro pri enlandaj aferoj, kaj kun ĝi la prezidanto de la Respubliko kaj la ĉefministro, prilaboras kaj decidas pri la celoj de la ministerio. Poste la centra administracio transformas tiujn politikajn celojn en jurajn regulojn, tio estas aplikeblaj kaj konkretaj. Fine, la teritoria administracio respondecas pri la efektivigo de tiuj reguloj. Fronta al la realaĵoj de la franca socio plej proksime al la civitanoj, ĝia agado, pli ol tiu de la aliaj ministerioj, atestas pri la malcentralizaj klopodoj farataj de la ŝtato.
De majo 2012, la ministro pri enlandaj aferoj estas komisiita prepari kaj efektivigi la politikon de la registaro pri enlanda sekureco, publikaj liberecoj, vetursekureco, teritoria administracio de la ŝtato, enmigrado kaj azilo. Kun la ministro pri ŝtatreformo, malcentralizo kaj ŝtatoficistaro, kaj li preparas kaj efektivigas la registaran politikon pri teritoriaj kolektivumoj. Sen surpaŝi la atribuojn de la ministro komisiita pri eksteraj aferoj, ĝi estas komisiita pri la organizado de la balotoj. Plie, ĝi estas komisiita kunordigi la agadon pri preventado de deliktoj kaj batalo kontraŭ narkotaĵŝakrado[3].
Kiel la aliaj francaj ministerioj, la ministerio pri enlandaj aferoj estas partigita en centra administracio situanta en Parizo kaj teritoria administracio ĉeestanta sur la tuta nacia teritorio. La organizado de la centra administracio estas difinita per la dekreto n° 85-1057 de la 2-a de oktobro 1985, multe modifita poste.
De sia fondiĝo, la ministerio pri enlandaj aferoj vidis multajn ministrojn, pli malpli gravajn. La palaco Beauvau estis la loĝejo de Jacques Chirac, kiu restis dum mallonga tempo, en 1974, iom antaŭ la morto de prezidanto Pompidou ; Charles Pasqua, kiu dufoje estis tiu ministro ; Nicolas Sarkozy, kaj Michèle Alliot-Marie, kiu estis la unua virino nomumita al tiu ofico.
En la dua registaro de Jean-Marc Ayrault, Manuel Valls estas ministro pri enlandaj aferoj[4].
De majo 2012, la ministro aŭtoritatas super[5] :
Por plenumi siajn komisiojn, la ministerio pri enlandaj aferoj estas helpata per reto da prefektejoj (regionaj kaj departementaj) kaj per subprefektejoj sur la tuta franca teritorio. Estas ankaŭ la policejoj, la ĝendarmaj brigadoj, la servoj pri civila sekureco...
La dungitaro de la ministerio pri enlandaj aferoj konsistas en 2013 el pli ol 250 000 personoj, ŝtatoficistoj kaj militistoj. Ili estas lokitaj tiel :
|