Mississippi Fred McDowell | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de januaro 1904 en Tenesio |
Morto | 3-an de julio 1972 (68-jaraĝa) en Los-Anĝeleso |
Mortokialo | Kancero |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | gitaristo kantisto |
Fred McDowell (12a de Januaro, 1906 – 3a de Julio, 1972),[1] konata laŭ sia artista nomo Mississippi Fred McDowell, estis afrik-usona muzikisto kaj kantisto de Nordmisisipia kontrea bluso. Lia plej uzata muzikinstrumento estis la gitaro. Dekomence li ludis glitogitaron, uzante poŝtrancileton kaj poste glitilon faritan el bova riposto, kaj poste ŝanĝis al vitra glitilo pro ĝia pli klara sono. Li ludis per la glitilo en sia ringofingro.[2]
Kvankam plej ofte li estis konsiderita kiel kantisto de Delta bluso, McDowell fakte povas esti konsiderata kiel la unua artisto de Nordmisisipia kontrea bluso kiu atingis ampleksan rekonon pro sia verkaro. Muzikistoj el la Nordmisisipia kontrea bluso – en areo paralela kaj orienta de la regiono de la Misisipa Delto – produktis version de bluso iom pli proksima laŭ strukturo al siaj afrikaj radikoj.