Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Miĥaila palaco. |
Miĥajlovskij kastelo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Miĥajlovskij kastelo | |||||
palaco • burgo • muzea konstruaĵo | |||||
Alternativa nomo | Kastelo de Inĝenieroj | ||||
Geografiaj informoj | |||||
Lando | Rusio | ||||
Geografia situo | 59° 56′ 26″ N, 30° 20′ 16″ O (mapo)59.9404230.33764Koordinatoj: 59° 56′ 26″ N, 30° 20′ 16″ O (mapo) | ||||
| |||||
Loko | Sankt-Peterburgo | ||||
Konstruita | 1797—1800 | ||||
Konstrustilo | Klasikismo | ||||
Devena posedanto | Paŭlo la 1-a | ||||
Retadreso | www.rusmuseum.ru | ||||
Miĥajlovskij kastelo (ruse Михайловский замок) ankaŭ konata kiel Kastelo de Inĝenieroj (ruse Инженерный замок), situas en la centro de Sankt-Peterburgo kaj estas unu el la plej originalaj monumentoj de la rusa arkitekturo de la 18-a - 19-a jarcentoj.
La projekto de la kastelo estis evoluigita fare de granda rusa arĥitekto, Vasilij Ivanoviĉ Baĵenov, nome de caro Paŭlo la 1-a, kiu volis igi ĝin sia ĉefa loĝejo. La unua ŝtono de la kastelo estis metita la 26-an de februaro (9 marto) 1797, la arkitekto Vincenzo Brenna direktis la verkojn kaj la konstruo estis finita la 15-an de marto 1800.
La kastelo situas ĉe la fonto de la Mojka, elfluo de la rivero Fontanka. Komence la kastelo estis ĉirkaŭita de akvo ĉiuflanke: la kanaloj, nuntempe enterigitaj, igis la kastelteritorion artefarita insulo, al kiu estis nur alirebla per tri levopontoj.
La ĉefa fasado estas la suda, ornamita per la bareliefo Historio raportas la gloron de Rusio en siaj kronikoj, kreita de la skulptisto Pietro Staggi. Antaŭ la kastelo estis starigita monumento, verko de la skulptisto Bartolomeo Francesco Rastrelli, dediĉita al Petro la Granda, kies piedestalo surhavas la surskribon "La pranepo al la praavo".
La aranĝo de la kastelo ne estas tipa por dekok-jarcenta urbo. La konstruaĵo havas kvadratan planon kun okangula korto kaj, kun la severa eleganteco de sia stilo, prefere similas mezepokan fortikaĵon. Sed tio ne estas surpriza, ĉar ĝi estis desegnita ĝuste kiel fortikaĵo ĉar Paŭlo la 1-a, suspektante la ekziston de konspiro kontraŭ li, provis protekti sin kontraŭ malamikoj.
Sed nek la kastelmuroj nek la ĉirkaŭfosaĵoj savis la caron de sia tragika sorto: baldaŭ post translokiĝo al sia nepenetrebla loĝejo, en la nokto inter 11 kaj 12 marto 1801 Paŭlo la 1-a estis mortigita en sia dormoĉambro.
Post la morto de la imperiestro, la cara familio revenis al la Vintra Palaco kaj en 1823 la kastelo estis okupita fare de la Ĉefa inĝeniera lernejo, de kiu la konstruaĵo derivis sian duan nomon. Post la Oktobra Revolucio tie estis instalita dum kelkaj tagoj la "Komitato por savi la patrujon kaj la revolucion" de Nikolaj Dmitrieviĉ Avksentjev. En sovetia tempo, diversaj institucioj situis en la Miĥajlovskij kastelo, dum la kastelo nuntempe enhavas branĉon de la Ŝtata Rusa Muzeo.