Mohammed Khadda | |
---|---|
![]() Mohammad Khadda en 1981 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de marto 1930 en Mostaganem |
Morto | 4-an de majo 1991 (61-jaraĝa) en Alĝero |
Mortokialo | Pulma kancero ![]() |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Alĝerio Francio (–1962) ![]() |
Subskribo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | pentristo ![]() |
Mohammed Khadda [ĤADda] (14a de marto 1930, Mostaganem, Alĝerio - 4a de majo 1991, Alĝero, Alĝerio) estis alĝeria pentristo, skulptisto kaj verkisto. Khadda estis konsiderata inter la fondintoj de nuntempa alĝeria pentrarto kaj unu el la reprezentantoj de "signalpentristoj."[1] Li premieris en 1960. Liaj influoj inkludis kubismon kaj araban kaligrafion. Li tendencis al la ne-figurativa aŭ abstrakta arto.[2][3] Li reprezentis generacion de alĝeriaj artistoj kiuj kombinis la ideojn de la kaligrafia heredo kaj la formalan lingvaĵon de okcidenta formala verkado pere de okcidenta abstraktarto tra la 1950-aj jaroj.[4]