Mohammed Merah | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Yusuf al-firansi |
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1988 en Tuluzo |
Morto | 22-an de marto 2012 (23-jaraĝa) en Tuluzo |
Tombo | Cornebarrieu |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio Alĝerio |
Familio | |
Patro | Mohammed Ben Allal Merah (en) |
Patrino | Zoulikha Aziri (en) |
Frat(in)oj | Abdelghani Merah (en) , Abdelkader Merah (en) kaj Souad Merah (en) |
Okupo | |
Okupo | seria murdisto |
Mohamed MERAH aŭ Mohammed Merah, (naskiĝis la 10-an de oktobro 1988 en Tuluzo[1], mortis la 22-an de marto 2012 en Tuluzo), estis franca karoseri-meĥanikisto deveninta de alĝeria familio, suspektita esti la farinto de pafadoj de marto 2012 en Sudo-Pireneoj.
Deveninta de alĝeria familio, Mohamed Merah estis la plej juna infano de tri fratoj kaj du fratinoj[2], [3], li kreskis en Tuluzo en kvartalo de Bellefontaine (Mirail), poste en kvartalo de Les Izards[3][4]. Mohamed Merah sekvis «malfacilan» lernadon laŭ polic-oficiro[5]. Li poste sekvis meti-lernadon de karoserio poste laboris kelkajn monatojn en aŭtomobila riparejo[6], [7].
Ekde 2005, li estis juĝita fare de porinfana tribunalo pro diversaj aferoj de detruadoj, malrespektoj de aŭtoritato aŭ de ŝteloj[8]. Du jarojn poste en 2007, dum li fariĝis plenaĝulo, Mohamed Merah estis kondamnita al 18 monatoj da firma enkarcerigo, pro ŝtelo per perforto kontraŭ maljunulino[9], li restis en karcero de decembro 2007 ĝis septembro 2009 laŭ lia advokato[8]. Laŭ franca ministro de Internaj aferoj Claude Guéant, estis en lia kondamno-dosiero en 2012, «18 faroj de perforto en lia posedo kaj ĝis tiam li estis konsiderita kiel "eta deliktulo"»[7] [10] [2].
En 2008 poste en 2010, la junulo provis rekrutiĝi en franca ter-armeo kaj Fremdula Legio. Vane: liaj juraj precedencoj kaj lia malstabila psikologio instigis la rekrutistojn malakcepti lin[11].
Li interalie iris al Kandaharo, en la sudo de Afganujo, kie li estus arestita pro metado de bomboj. En 2008, li forfuĝis, profitante el masiva eskapo dum sturmatako de talibanoj kontraŭ la karcero, laŭ ties direktoro. Tamen, la afgana registaro malkonfesas lian detenon. La guberniestro de la afgana provinco de Kandaharo malkonfesis merkrede la dirojn de la direktoro de prizonoj ke li asertis ke la suspektato de murdoj de Tuluzo kaj Montauban estis arestita en 2007 en Afganujo kaj forfuĝis kelkajn monatojn poste[12]. En Pakistano, respondeculo de inform-servoj deklaris, ke Mohamed Merah neniam estis arestita en la lando. «Ni havas neniun informon koncernanta lin»[12]. Mohammed Merah estus irinta poste en la tribajn regionojn de Pakistano[13].
En 2012, il vivis en la kvartalo de Côte Pavée en Tuluzo, depost tri jaroj[14].
Inter la 11-a kaj 19-a de marto 2012, Mohammed Merah estis suspektita pri mortigo de militisto en Tuluzo, du aliaj en Montauban, kaj tri infanoj kaj instruisto en la enirejo de juda lernejo "Otzar Hatorah" en Tuluzo[10].
La 21-an de marto 2012, la polica korpuso "RAID" intervenis por aresti lin en lia loĝejo de la kvartalo "Côte Pavée" en Tuluzo, situanta ĉe n-ro 17 rue du sergent Vigné. Dum la negocado, li deklaris esti aginta kiel « batalanto de Al-Kaida, por defendi la palestinajn infanojn »[10].
La morgaŭon, post 32 horoj da negocado, sturmado estis lanĉita je la 11H 30mn, Mohamed Merah pereis post interpafado kun la homoj de "RAID". Dum sturmado, pli ol 300 kugloj estis pafitaj kaj du policanoj estis vunditaj[15].
La advokato de Mohamed Merah priskribis lin kiel ulon «trankvilan, afablan, respekteman»[14]. Mohamed Merah fariĝis religia fanatikulo post lia restado ĉe Al-Kaida, li certigis, sed polico almenaŭ certas, ke li konvertiĝis al radikala islamo. Laŭ ĵurnalistino de France 24 al kiu li telefonis antaŭ ol esti ĉirkaŭita de homoj de "RAID", li estis fiera pro siaj agoj kaj volus mortigi ankoraŭ, li estus planinta alian atencon la saman matenon, celante militiston kaj du policanojn[16][17][18].