Monaĥejo de Batalha | |||
---|---|---|---|
Mosteiro da Batalha | |||
ekskonvento shrine to the Virgin Mary (en) kultura heredo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | Manuelisma stilo • Gotika arkitekturo vd | ||
Arkitekto | Afonso Domingues • Mateus Fernandes vd | ||
Estiĝo | 1386 | ||
Malfermo | 1517 | ||
Areo | 0,98 m² | ||
Lando | Portugalio vd | ||
Situo | Batalha | ||
Situo | |||
Geografia situo | 39° 39′ 33″ N, 8° 49′ 34″ U (mapo)39.659166666667-8.8261111111111Koordinatoj: 39° 39′ 33″ N, 8° 49′ 34″ U (mapo) | ||
| |||
Retejo | http://www.mosteirobatalha.pt/pt/index.php | ||
La Monaĥejo Sankta Maria de la Venko (ankaŭ konata kiel Monaĥejo de Batalha) troviĝas en Batalha, Portugalio, kaj estis konstruigita de la reĝo Johano la 1-a kiel dankemo pro la dia helpo kaj celebrado de la venko en la Batalo de Aljubarrota kontraŭ la hispanoj. Ĝi estas unu el la plej bonaj kaj plej originalaj ekzemploj de la malfrua gotika arkitekturo en Portugalio, kun miksaĵoj de la manuela stilo. Ĝi estas simbolo de la portugala nacia fiero.
La Panteono de Don Duarte restis el 1434 kiel nefinita konstruaĵo kaj precize tio estas parto de ties nuna allogaĵo, ĉar la taga lumo permesas vidi la internon de ege bela gotika konstruaĵo nome en la portugala Capelas imperfeitas (Nefinitaj Kapeloj). Fakte la diferenco inter tiu konstruaĵo kaj aliaj famaj nefinitaj konstruaĵoj estas ke tute oni ne intencas fini ties konstruadon, kio tute estus atenco kontraŭ la esenco de tiom antikva monumento.
La tertremo de 1755 okazigis plurajn damaĝojn en la konstruaĵo, sed pli grave estis la damaĝoj de la napoleonaj trupoj de Masséna, kiu forrabis kaj bruligis ĝin en 1810 kaj 1811. Poste, kiam la Dominikanoj estis forpelitaj de ĝi en 1834, la preĝejo kaj la monaĥejo estis forlasitaj kaj ruiniĝis.
En 1840 la reĝo Fernando la 2-a de Portugalio ekigis la restaŭradon de la forlasita monaĥejo, savante tiun juvelon de la gotika arkitekturo. Ĝi estis deklarita kiel nacia monumento en la jaro 1907 kaj en 1980 estis konvertita en muzeo.
En 1983 la monaĥejo de Batalha estis akceptita en la Monda heredaĵo de Unesko.