Moravany nad Váhom | |
hungare: Moraván | |
municipo | |
Renesanca kastelo
| |
Oficiala nomo: Moravany nad Váhom | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Trnava |
Distrikto | Distrikto Piešťany |
Historiaj regionoj | Grandmoravia imperio, Supra Hungarujo |
Parto de | Považie |
Riveroj | Váh, Striebornica |
Situo | Moravany nad Váhom |
- alteco | 175 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 36′ 10″ N 17° 51′ 50″ O / 48.60278 °N, 17.86389 °O (mapo) |
Areo | 10,780 km² (1 078 ha) |
Loĝantaro | 2 041 (31.12.2004) |
Denseco | 189,33 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1348 |
Starosto | Ing. Peter Hulman |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 922 21 |
Telefona antaŭkodo | +421-33 |
Aŭtokodoj | PN |
NUTS | 507342 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Trnava
| |
Vikimedia Komunejo: Moravany nad Váhom | |
Retpaĝo: www.moravany.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Moravany nad Váhom (hungare Moraván) estas municipo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Piešťany.
Moravany nad Váhom situas laŭ maldekstra bordo de Váh (kontraŭe Piešťany troviĝas), laŭ traira flankovojo. Piešťany troviĝas je 4 km.
La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko, kies impona pruvo estas Venuso de Moravany, kiun la foto prezentas. La tataroj detruis la vilaĝon en 1241. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1348. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Moraván 864 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto Piešťany, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Moravany nad Váhom 1864 homoj, (1839 slovakoj).