Murder on the Orient Express | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Agatha Christie | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | angla lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1-a de januaro 1934 | ||||
Loko | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | ||||
Eldonejo | Collins Crime Club | ||||
Ĝenro | detektiva fikcio | ||||
Tradukado | |||||
Tradukinto | ETULO | ||||
Eldonjaro de tradukita versio | 1937 | ||||
| |||||
Murdo en la Orienta Ekspreso (angle Murder on the Orient Express), estas krimromano de la brita verkistino Agatha Christie. La romano estis eldonita en 1934 [1][2]. La intrigo de la romano traktas la enketon de murdo kiu okazis sur la fama trajno, la Orient-ekspreso. Post sia publikigo, la romano iĝis furorlibro kaj klasikaĵo kaj estas konsiderita la plej fama kaj konata romano verkita fare de Christie [3].
Rajdante la eleganta trajno de la 1930aj jaroj, la Orient-ekspreso, estas haltigita kaŭze de peza neĝado. Murdo estas eltrovita kaj la hejmvizito de Poirot al Londono de la Meza Oriento estas interrompita por solvi la kazon. La komencaj ĉapitroj de la romano okazas unuavice en Istanbulo. La cetero de la romano okazas en Jugoslavio, kun la trajno kaptita inter Vinkovci kaj Brod.
La belga detektivo Hercule Poirot estis kaptita en aparte komplika murdokazo, post sukcese kompletigi komplikan kaj aparte sentivan enketon por la franca armeo en Sirio. Poirot deĵoris en la belga polico. Post longa kariero en la polico, Poirot demisiis, translokiĝis al Londono, kaj iĝis privata detektivo. Kiel privata detektivo, Poirot trovis sin fari enketojn ĉirkaŭ la mondo, kaj, inter aliaj aferoj, helpis al diversaj registaroj en precipe komplikaj enketoj. Post kiam la enketo estis finita, Poirot elektis fari sian vojon reen al Anglio per la trajno Orient Express.
Estas vintro kaj la Orient Express estas elironta sian kajon ĉe la stacidomo de Istanbulo al Calais. La vagono estas plene rezervita kun dek tri homoj tiun nokton, sed Hercule Poirot ankoraŭ sukcesas akiri sidlokon en kupeo, grandparte dank'al koni direktoron de la firmao kiu posedas la kuŝvagonon. Post forlasado de Beogrado, la trajno daŭras sian vojon. En la mezo de la nokto, la trajno estas devigita halti, ĉar grandaj kvantoj de neĝo blokas la trakon. Dum la nokto, Hercule Poirot havas malfacilecon dormi, plurajn fojojn li estas ĝenita per la bruo de la vagono kaj de la najbaraj kupeoj. La postan matenon, industria magnato Ratchett estas trovita morta en lia kupeo, murdita kun dek du pikvundoj en lia brusto. Poirot komencas esplori la kazon.
La romano ankaŭ estis adaptita en filmon, Murder on the Orient Express, de 1974, kiu estis reĝisorita fare de Sidney Lumet, kaj ĉefroligita de Albert Finney kiel Poirot, Sean Connery kiel Kolonelo Arbuthnot kaj Lauren Bacall kiel Mrs. Hubbard.
Alia adapto de la romano estis farita en 2001, en kiu Alfred Molina interpretis la detektivon Poirot. Kaj kompreneble ankaŭ en la rolo de la aktoro David Suchet en la brita televidserio Poirot.
En 2017, alia filmo estis produktita surbaze de la romano, Murder on the Orient Express, reĝisorita fare de Kenneth Branagh, kiu pozis kiel detektivo Poirot, kaj kun la partopreno de Johnny Depp, Judi Dench, Willem Dafoe, Derek Jacobi, Josh Gad, Penélope Cruz kaj Michelle Pfeiffer.
Pri la Esperanta traduko Murdo en la Orienta Ekspreso.
|