Musée Jacquemart-André | ||||
---|---|---|---|---|
arta muzeo | ||||
Lando | Francio | |||
Regiono | Francilio | |||
Situo | 8-a arondismento de Parizo | |||
Urbo | Parizo | |||
Adreso | 158 boulevard Haussmann 8-a arondismento | |||
Situanta sur | boulevard Haussmann | |||
Estiĝo | 1913 | |||
Malfermo | 1913 | |||
Koordinatoj | 48° 52′ 32″ N, 2° 18′ 38″ O (mapo)48.875432.31057Koordinatoj: 48° 52′ 32″ N, 2° 18′ 38″ O (mapo) | |||
| ||||
Kolektoj | Belartoj, ornamarto | |||
Retpaĝo | www.musee-jacquemart-andre.com | |||
La muzeo Jacquemart-André (france Musée Jacquemart-André), estas privata muzeo kiu apartenas al la Instituto de Francio (Institut de France) kaj estas lokita en hotelo en la 8-a arondismento de Parizo, proksime al la Triumfa Arko (placo Charles-de-Gaulle), sur la bulvardo Haussmann, 158. La muzeo estis inaŭgurita en 1913, tuj post la morto de Nélie Jacquemart, vidvino de Edŭardo Andreo (Édouard André), kaj prezentas ilian kolekton de artaĵoj kunigita inter 1864 kaj 1912.
La luksa domego estis kreita de la franca arkitekto kaj dekoristo Henriko Parent (Henri Parent) inter 1869 kaj 1875, laŭ mendo de Edŭardo Andreo (Édouard André), heredanto de unu el la du plej grandaj riĉaĵoj de Francio dum la regado de Napoleono III. Li aĉetis terpecon de 5 700 m2 per konsiderinda sumo de 1 520 000 frankoj.
Fakte Edŭardo demandis de l'arkitekto ke li konstruu domegon ĉirkaŭ granda solono en rotondo, kies Regentecan murlignaĵaron li jam posedis. Ĝi devenis de l'hotelo de Samuel-Jacques Bernard (grafo de Coubert), detruita pro la Haussmanna arkitektura regulo de "alliniigo" de l'fasadoj de l'novaj avenuoj de Parizo. La dimensio de l'ĉambroj ĉe l' maldekstra alo obeis same al la neceso enkadrigi la tri belajn tapiŝojn, kiujn li jam posedis.
Rimarkinda estas la fakto ke la hotelo konstruita por Edŭardo estas la sola kiu ne obeas al tiu strikta alliniiga regulo en la tuta bulvardo. Laŭ la George Orwella konstitucio en La Besto-Farmo, "ĉiuj bestoj estas egalaj, sed kelkaj bestoj estas pli egalaj ol la aliaj"...Kaj Edŭardo Andreo apartenis al la regimento de l'Gvidistoj, persona gvardio de l'Imperiestro.
Sur la bulvardo alta teraso kun ĝardeneto estas konstruita sur bazamento el bazangulaj ŝtonoj nur traborita per du pordegoj. Tiu en la dekstra flanko aliras al la honora korto. La bulvarda fasado, inspirita de l' Malgranda Trianon (Petit Trianon), estas ritmita de pilastroj kun ronda elstaraĵo centre kaj enkadrigita per du pavilonoj. La korto estas fermita per duoncirka murego ankaŭ ritmita de pilastroj kaj kun blinda arkadaro, kun granda arkado en la mezo, kiu antaŭe estis traborita por permesi alirejon al rajdejo kun staloj por 14 ĉevaloj kaj garaĝo por 13 kaleŝoj. Akcesoraj elirejoj ekzistis per la strato de Courcelles kaj la tiama sakstrato Émery (kiu poste fariĝis parto de placo (square) Messine, kiu nun nomiĝas strato Dr. Étienne Lancereaux).
Edŭardo Andreo estis la ido de protestanta banka familio origine el Nîmes, Francio. En 1872, Edŭardo Andreo aĉetis La Gazeton de Belartoj (la Gazette des Beaux-Arts) kaj prenis la direktadon de la Centra Unio pri Dekoraciaj Artoj (Union centrale des arts décoratifs). Konscia pri la manko de tia muzeo, li uzis sian riĉegan renton por kolekti pentraĵojn, skulptaĵojn, tapetojn kaj artaĵojn, ĉiuj el la 18a jarcento, kiujn li poste montris en sia nova palaceto.
En 1881 li edziĝis kun konata pentristino por la alta societo, Nélie (fakte Cornélia, sed ŝi ne ŝatis tiun nomon) Jacquemart, kiu dek jarojn pli frue faris grandan portreton de li. Ŝi asociis sin al la projekto de sia edzo kaj kune ili metode amasigis sian kolekton. Ĉar Nélie ankaŭ interesiĝis pri la Renesanco, aparte la itala, kaj pri la primitivuloj el la 15a jarcento, ili vojaĝis almenaŭ dum duona jaro al Italio kaj aĉetis artaĵojn, kiuj iĝis la dua kolekto de itala Renesanco en Francio, tuj post tiu de muzeo Luvro.
Kiam en 1894, Edŭardo mortis, li lasis Nélie kompletigi ilian estontan muzeon, kiun ili decidis donaci al la Franca Instituto, ĉar male de la ŝtato, ili respektis la volon de la donacintoj. Kaj ili volis, ke ilia luksa domo malfermiĝu kiel muzeo por helpi eduki la popolon. La du kvinonoj de la kolekto, kiujn ili mem elektis por eksponado estas daŭre prezentitaj tiel kiel estis kiam ili vivis tie.
La resto de la kolekto (20%) malfeliĉe daŭre kuŝas en la rezervejoj, eĉ se en ĝi estas maĵoraj objektoj, male de la kutimaj rezervaĵoj de muzeoj. Ili reaperas de tempo al tempo en portempaj ekspozicioj aŭ kiel pruntodono al aliaj muzeoj.
Post kiam ŝi iĝis vidvino dum dek-ok jaroj, ŝi ne plu volis vivi en la domo de la bulvardo Haussmann. Nélie aĉetis la Abatejon de Chaalis en Ermenonville, transprenis tien duonon de la kolekto kaj daŭre kolektadis ĝis sia morto en 1912.
Ŝi estas entombigita tie, meze de belega parko kaj rozĝardeno kaj la abatejo ankaŭ iĝis muzeo de la Franca Instituto, kun la sama nomo kiel la pariza.
Canaletto, Giovanni Battista Tiepolo, Gian Lorenzo Bernini, Paolo Uccello, Sandro Botticelli kaj Andrea Mantegna.
Rembrandt, Antoon van Dyck kaj Frans Hals.
Élisabeth Vigée Le Brun, Jean-Marc Nattier, Alfred Boucher, Jacques-Louis David, Jean-Honoré Fragonard kaj Jean-Baptiste-Siméon Chardin
Thomas Lawrence, Joshua Reynolds, Thomas Gainsborough
Nicolas de Largillière. Pentristo de l' franca Granda Jarcento (Grand siècle) kaj de l' Regenteco, 2003-2004
(Jacques-Louis) David, 2005-2006
La Oro de Trakoj, riĉaĵoj de Bulgario, 2006-2007
Maskoj de Ĉinio, ritoj magiaj de Nuo, marto ĝis augusto 2007
(Jean-Honoré) Fragonard, la plezuroj de jarcento, oktobro 2007 ĝis januaro 2008
Afriko - Oceanio: la ĉefverkoj de la kolekto de Barbier-Mueller, marto ĝis aŭgusto 2008
"Van Dyck/ Van-Dejko", de la 8a oktobro ĝis la 25a januaro 2009
Spektu la prezent-filmeton pri l' ekspozicio Van-Dejko: