Mónika Miczura Juhász | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3an de novembro 1972 en Hungario, Berettyóújfalu |
Nacieco | Hungaro |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
TTT | |
Retejo | http://www.mitsoura.net/main.html |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | popolkantistino, artistino |
Mónika MICZURA JUHÁSZ (prononco:[monika micura juhaas]) (Berettyóújfalu, 3an de novembro 1972 -) hungara romaa popolkantistino, artistino. Ŝi estis iama membro de la popola bando Ando Drom, kaj fondmembro de la elektronika mondmuzika grupo Miczura. Ŝi kontribuis ankaŭ al filmaj muzikoj. Ŝi estas membro de la projekto "Tutmonda Voĉa Renkontiĝo".
Mónika Miczura Juhász kreskis en la sudorienta hungara urbo Békéscsaba proksime al la rumana landlimo. Kiel infano, ŝi lernis tradiciajn romaajn kantojn kaj dancojn de sia patrino, kiu estis ambicia kantistino. Ŝi frekventis la bazlernejon Horváth Mihály en Szentes kaj la gimnazion Martos Flóra en Budapeŝto. Ŝi havis la unuan scenaperon en la aĝo de dek ses en talentkonkurso en gimnazio.
Post kiam ŝi translokiĝis al Budapeŝto, Jenő Zsigó, la estro de la grupo Ando Drom, konvinkis por integri ŝin kiel kantistino al ĉi tiu grupo, ŝi apartenis ok jarojn.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mónika Juhász Miczura en la angla Vikipedio.