Mürzzuschlag - prononco laŭ sistemo IFA iom komplike mˈyɾt͡sʊʃlˌɑːk, kondiĉante ke oni konas la sonon ü (de la germana, hungara, estona, turka, azera ktp, paralele la y de skandinaviaj lingvoj aŭ la u de la franca/nederlanda), la prononco skribeblas pli simple [MÜRC-cuŝlak] - estas komunumo de Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia landoStirio kaj al la distrikto Bruck-Mürzzuschlag. Komence de la jaro 2022 en la komunumo vivis 8 156 loĝantoj sur areo de 12,26 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 665 loĝantoj/km².