Nachterstedt | ||||||
| ||||||
setlejo | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Saksio-Anhalto | |||||
Distrikto | Distrikto Salzland | |||||
Komunumaro | ĝis 2009: Verwaltungsgemeinschaft Seeland | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 034741 | |||||
Poŝtkodo | 06469 | |||||
Aŭtomobila kodo | SLK | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | ĝis 2009: Uwe Pietzonka | |||||
Partio de komunumestro | FDP | |||||
Adreso de la administrejo | ĝis 2009: Ernst-Huhold-Platz | |||||
Demografio | ||||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 48′ N, 11° 20′ O (mapo)51.79944444444411.335833333333Koordinatoj: 51° 48′ N, 11° 20′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 94 m | |||||
Areo | 8,21 km² | |||||
Nachterstedt [nahtaŝtet] ĝis la 15-a de julio 2009 estis administre sendependa komunumo en Germanio. Ĝi troviĝis en la distrikto Salzland de la federacia lando Saksio-Anhalto. La komunumo kovris areon de 8,21 km² kaj fine de la jaro 2007 havis 2 097 loĝantojn. La 15-an de julio 2009 la komunumo iĝis parto de novkreita urbo Seeland (Saksio-Anhalto).
Nachterstedt situas en la nordoriento de Harco, najbare al Hoym inter Aschersleben kaj Quedlinburg. Iom norde proksime de Nachterstedt troviĝas lago Concordia, kiu ekestis post inundigo de granda subĉiela minejo de lignito kaj hodiaŭ estas uzata kiel ripozlago por naĝado kaj boatado.
Nachterstedt menciiĝis jam en jaro 961 en akto de Oto la 2-a (Nachterstedt estis donacita al markgrafo Gero de Saksio), sed oni supozas, ke la loko estis setlita jam 500 jarojn pli frue.
Meze de la 19-a jarcento oni komencis ekspluati la risursojn de lignito, komence per minejo subtera (minejo Concordia), poste per subĉiela minejo, kiu pli kaj pli disvastiĝis kaj devigis la vilaĝon translokiĝi 1,5 km pli suden.
1990 la minejo estis fermita pro manko de profito. Depost 1994 la minejo pleniĝis per akvo, formiĝis la lago Concordia, ekde 2002 ĝi estis malfermita por banado.
La 2-an de februaro 1959 okazis grava terglita akcidento: granda parto (5,8 milionoj da m³) de la surŝutitaj ruboj glitis suben ene de kelkaj minutoj, unu ministo mortis kaj pluraj minejomaŝinegoj estis komplete detruitaj. La akcidento havis gravajn konsekvencojn por la minado en GDR.
La fruan matenon de la 18-a de julio 2009 okazis terglito sur tereno de 350 x 150 metroj kaj falis en la sudan parton de Konkordia-lago. Unu duetaĝa domo tute falegis en la truegon, kune kun ĝi perdiĝis tri personoj. Unu plia domo malaperis grandparte, krome parto de unu strato kaj elrigarda platformo.[1][2][3] La amaso da tero droniĝinta kondukis al inundo (cunamo), kiu ĵetis boatojn surborden. La akvonivelo de la lago konsiderinde altiĝis.
|