Nacia biblioteko de Transporto | ||
---|---|---|
nacia biblioteko biblioteko | ||
Komenco | 1998 vd | |
Geografia situo | 38° 52′ 33″ N, 77° 0′ 13″ U (mapo)38.8757-77.0037Koordinatoj: 38° 52′ 33″ N, 77° 0′ 13″ U (mapo) | |
Lando(j) | Usono vd | |
Situo | Vaŝingtono | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La usona nacia biblioteko de Transporto (angle National Transportation Library, mallongigita NTL) estas nacia biblioteko dediĉita al transporto. La biblioteko estas unu el 4 naciaj bibliotekoj en Usono dediĉitaj al diversaj temoj, krom la kongresa biblioteko kiu funkcias kiel la ĉefa nacia biblioteko de Usono.
La biblioteko situas en Vaŝingtono - la ĉefurbo de Usono sub la aŭspicioj de la Bureau of Transportation Statistics (BTS) kiu estas parto de la direktoro de esplorado kaj novigado en teknologio (RITA). La biblioteko estis establita en 1998, kaj kunfandita kun la biblioteko de la Transportministerio en 2008.
La biblioteko inkludas pli ol 200,000 presitajn titolojn, 500 ĵurnalojn kaj pliajn 100 retajn datumbazojn en la Interreto. Inter la kolektoj de la biblioteko estas informoj pri tera kaj mara transporto, kaj larĝa gamo de temoj de specialaj kolektoj pri transporto. La biblioteko ankaŭ havas ampleksan ciferecan kolekton pri la temo de juraj konsiloj ligitaj al transporto kaj transporto.