La 19-an de oktobro 1939, dekreto de franca prezidanto Albert Lebrun oficiale kreis la CNRS[5]. Antaŭ 6 semajnoj, la dua mondmilito komenciĝis, kiam Anglio kaj Francio proklamis militon kontraŭ Nazia Germanio pro ĝia invado de Pollando. Tiam, la CNRS ricevis la mision mobilizi ĉiujn francajn sciencistojn. Redaktoro de la ĵurnalo Paris-Midi eĉ skribis ke la CNRS estis "scienca regimento"[6]. Tamen, se la dua mondmilito rapidigis la kreaĵon de la CNRS, tiu instituto venis post longa pripensado kaj multaj reformoj por organizi la sciencan esploron en Francio.
Dum la Tria Respubliko de Francio, multaj sciencistoj kiel Louis Pasteur kaj Marie Curie bedaŭris ke, organizo kaj monhelpo mankas al la scienca esploro[7][8]. En la jaro 1926, la fizikisto Jean Perrin ricevis la Nobel-premion pri fiziko. La sekvantan jaron, li konstruigis la IBPC, kiun Edmond de Rothschild financis[9]. En la jaro 1930, Jean Perrin akiris de la franca registaro, kies ĉefministro estis Edouard Herriot, novan sciencan organizaĵon kiu nomiĝis la Nacia Kaso pri Scienco. En la jaro 1933, por orienti sciencan politikon, Jean Perin akiris la organizaĵon nomatan la Supera Konsilio pri Esploro sub la nova registaro, kies ĉefministro estis Edouard Daladier. Finfine, en la jaro 1935, la Nacia Kaso pri Scienco renomiĝis la Nacia Kaso pri Scienca Esploro, kiu estis origine la mallongigo CNRS en la franca lingvo[10].
En la jaro 1936, post la politika venko de la Popola Fronto, la ĉefministro Léon Blum elektis Jean Zay-n kiel ministron pri la nacia edukado. Jean Zay tuj kreis la Ĝeneralan Subsekretariejon de la Registaro pri scienca esploro kaj elektis la fizikistinon Irène Joliot-Curie-n por direkti ĝin. Ŝi akceptis la proponon kondiĉe ke, ŝi laboru en ĝi nur dum 3 monatoj. En septembro 1936, ŝi prezentis laŭplane sian demisian leteron al Jean Zay[11][12]. Tiam, Jean Perrin anstataŭis ŝin kaj prenis la oficon de subsekretario. En la jaro 1938, li prezidis la estraron de nova scienca organizaĵo, nomita la Centra Servo pri Scienca Esploro[13]. La direktoro estis Henri Laugier kaj poste, la 19-an de la oktobro 1939, la organizaĵo fariĝis la CNRS[14].
Dum la stranga milito, inter septembro 1939 kaj majo 1940, la CNRS enhavis 40 laborejoj kaj iom pli ol 600 dungitojn kiuj estis sciencistoj, inĝenieroj kaj teknikistoj, laborantaj ĉefe en pariza regiono[15]. Valoraj esploroj de sciencistoj kiel Louis Néel, ekzemple, ebligis protekton de francaj ŝipoj kontraŭ germanaj minoj dum la milito: apud francaj marbordoj, Germanio metis magnetajn minojn kiuj eksplodis, kiam ŝipoj el metalo proksimiĝis. Konceptinte efikan procedon por imunigi metalon, la inventado de Louis Néel preventis minajn eksplodojn[16].
Sed en majo de 1940, la germana ofensivo venkis Francion. Tiam, dum la germana okupado, scienca mobilizo ĉesis. La reĝimo de Vichy estrata de la franca militisto Philippe Petain, kiu subtenis Nazian Germanion, malfaciligis sciencajn esplorojn: la 30-an de oktobro 1940, la 68 jara fizikisto Paul Langevin, suspektita subteni studentan proteston, estis arestita kaj malliberigita[17]. Pro la antisemitismo de la naziaideologio, kiu persekutis judojn, la fondinto de la CNRS, Jean Zay, estis malliberigita la 4-an de oktobro 1940 kaj murdita la 20-an de junio 1944[18][19].
Pro sia partopreno en la rezista movado, la fizikisto Frédéric Joliot, kiu fundis la novaĵleteron "Université Libre" kun aliaj rezistoj[20], estis arestita en la 29-an de junio 1941 kaj kondukita en la ĉefa oficejo de la Gestapo, kie oficisto de SS pridemandis lin. Wolfgang Gentler, germana sciencisto kaj amiko de Frédéric Joliot, intervenis kaj sukcesis por liberigi lin[21]. Krom sia rezista agado, Frédéric Joliot prelegis fizikajn kurzojn kaj renkontis industriistojn, al kiuj li prezentis sian vidpunkton pri rilato inter scienca esploro kaj industrio. En la jaro 1943, konsilite de Paul Langevin, Frédéric Joliot proponis sian kandidaton por la Akademio de Sciencoj, kies ano li fariĝis.
Dum la jaro 1944, li publikigis siajn esencajn sciencajn esplorojn kaj kontribuis en la liberigo de Francio, preparinte bombojn kaj sendricevilojn en sia laborejo[22]. Tiam, la sekretario pri nacia edukado, Henri Wallon, elektis Frédéric Joliot-n kiel direktoron de la CNRS la 20-an de aŭgusto 1944. Frédéric Joliot deziris ke la CNRS fariĝu organizaĵo, kiu kunordigos ĉiujn sciencajn esploroj en Francio; sed li neniam sukcesis[23]. La dua mondmilito oficiale finiĝis, kiam Germanio kapitulacis la 8-an de majo 1945. Post kelkaj tagoj, Charles De Gaulle, prezidanto de la provizora registaro, ordonis al Frédéric Joliot kaj Raoul Dautry la kreadon de organizaĵo por evoluigi la nuklean energion en Francio. La 18-an de oktobro, la Konsilo de ministroj ordonis la kreadon de la Komisarejo pri la atomia ernergio (CEA)[24][25].
En 1966 por kompletigi la mankojn de la scienca esploro inter la francaj laborejoj, la CNRS proksimiĝis al la universitatoj, kreante la statuton de «asociitaj laborejoj». Tiu leĝo garantiis la kunlaboron pri la sama scienca esploro inter la CNRS kaj la universitatoj.
Hodiaŭ, tia kunlaboro reprezentas pli ol 90% de la sciencaj esploroj de la CNRS kaj ĝi nomiĝas UMR, signifanta "Unité mixte de recherche" en la franca lingvo kaj "Esplora miksita unito" en Esperanto.[26] Ekzemple, la "UMR 8212" reprezentas la "Laborejo pri sciencoj de klimato kaj medio", kiu partoprenigas laborejojn de la CEA, la CNRS kaj la UVSQ (Universitato de Versaille Saint-Quentin)[27].
La arĝenta medalo rekompencas sciencistojn, kiuj jam internacie famas.
La bronza medalo premias la unuan laboron de multepromesa sciencisto.
La kristala medalo honoras dungitoj, kiu helpas la sciencan esploron en la CNRS.
La kristala kolektivo premias dungitoj, kiu kontribuas por rimarkinda kolektiva projekto en la CNRS.
Sur ĉiu medalo estas skribita frazo de Henri Poincaré pri la scienca malkovro : "Penso estas nur fulmo en longa noktomezo, sed tiu fulmo estas ĉio."[28]
↑Louis Pasteur skribis: "La malfortaĵo de nia scienca organizo estas la kaŭzo de katastrofoj en Francio". (fr) Louis Pasteur, Gauthier-Villars, Quelques réflexions sur la science en France,
↑Marie Curie skribis pri sia laborejo en 1898: "Estis kabano, bituma grundo kaj vitra tegmento, kiu ne efike protektis nin kontraŭ la pluvo [...] En ĉi tiu malriĉa laborejo, ni laboris preskaŭ sen helpo dum 2 jaroj […]" (fr) Pierre Radvanyi, Les Curie : Pionniers de l'atome, Belin, (ISBN9782701142241), p. 28-29 La priskribo estas ankaŭ videbla per Interreto: [1][rompita ligilo]
↑Irène Jaliot-Curie skribis en sia demisia letero: "Mi certas ke aliaj sciencistoj laboros pli volonte por la ofico de subsekretario pri scienca esplorado. Tamen, por instrui la radioaktivecon kaj direkti esploradon pri ĝi, malmultaj sciencistoj en Francio havas kompetentecojn. Mi do supozas ke labori denove en scienca laborejo estas bona ideo."
(fr) Pierre Radvanyi, Les Curie : Pionniers de l'atome, Belin, (ISBN9782701142241), p. 112-113