Nagaŭr | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 341001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 12′ N, 73° 44′ O (mapo)27.273.733333333333Koordinatoj: 27° 12′ N, 73° 44′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 302 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Nagaur [+] | |||
Nagaŭr, laŭ (hindie नागौर) estas historia urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en subŝtato Raĝastano, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.
Nagaŭr havis populacion de 110 797 en 2011 kun legopovo de 64%.
Nagaŭr situas en montetaro en Dezerto Tar 302 metrojn super la marnivelo. Bikaner troviĝas 99, Aĝmer 122, Ĝodpur 124, Kiŝangarh 130, Beavar 135, subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro 207, Ĝajsalmer 229, Sikar 148, tutlanda ĉefurbo Delhio 379, Mumbajo 920, Kolkato 1563 kilometrojn (aere) [1].
La historia loknomo estis Ahiĉhatrapur, kies signifo komenciĝis pro konstruado de fortikaĵo. Ĝi estis haltejo de komercistaj karavanoj. Graveco de la loko altiĝis pro konstruadoj de sanktejoj. En 1306 la mongola armeo prirabis la urbeton. En la sekvaj jarcentoj pluraj sieĝoj okazis, tial ankaŭ la regantoj ŝanĝiĝis.
Nagaŭr estas agrikultura municipo, kie oni kultivas kotonojn, oleajn semojn kaj fojnojn. Gravas ankaŭ la bredado kaj la turismo.
En Nagaŭr la oficiala lingvo estas la hindia, en:Rajasthani languages kaj en:Marwari language.
En Nagaŭr plejparto de la populacio estas hinduoj.
Nagaŭr kiel duondezerta loko, la someraj sabloŝtormoj oftas. La pluvsezono estas relative mallonga de julio ĝis oktobro, kiun kaŭzas la musonoj. Resume falas jare po 361 mm.
Nagaŭr havas trairan fervojan linion. Al la urbego 4 ĉefvojoj kaj 3 lokaj vojoj kuras. La mapo prezentas flughavenon apud Nagaŭr, sed pri tio mankas informoj. La plej proksima flughaveno funkcias en Ĝodpur.