Najtingala kanbirdo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Najtingala kanbirdo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Acrocephalus luscinia (Quoy kaj Gaimard, 1830) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
CR
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Najtingala kanbirdo (Acrocephalus luscinia) estas birdo de la genro Acrocephalus aŭ kanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj. Ĝi estas draste endanĝerita kantobirdo de la Marianoj. La nomo en Ĉamora lingvo de tiu birdo estas ga`ga` karisu (birdo de la kanoj).
Tiu specio estas ĉirkaŭ 17 cm longa, kaj estas grizecolivbruna supre tre kontraste kun palflavaj subaj partoj en kies vizaĝo kontrastas ankaŭ tre malhelbruna traokula strio. La ino estas iom pli malgranda ol la masklo, sed ambaŭ seksoj havas longan bekon kompare kun aliaj kanbirdoj.
Ili loĝas en humidejoj, arbustaroj kaj arbarbordoj.
La Najtingala kanbirdo troviĝas en la insuloj de Nord-Marianoj de Saipano kaj Alamagano. Ĝis fino de 1960-aj jaroj troviĝis ankaŭ en Gvamo. Invadintaj specioj, ĉefe la bruna arboserpento kulpas pro ties malapero en tiu insulo. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke restas nur inter 2000 kaj 2500 birdoj, el kiuj 2200 en Sajpano kaj 300 en Alamagano.
Historie estis tri subspecioj de la Acrocephalus luscinia kiuj estas nun ĉu formortintaj ĉu supozeble formortintaj.
|