Natascha McElhone | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Natascha McElhone | |||||
Naskonomo | Natasha Abigail Taylor | ||||
Naskiĝo | 14-an de decembro 1971 (52-jaraĝa) en Walton-on-Thames | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Londona Akademio de Muziko kaj Drama Arto St Mary's Hall, Brighton (en) vd | ||||
Infanoj | 3 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro teatra aktoro aŭtobiografo filmaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1990– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Natascha McELHONE (naskiĝis la 14-an de decembro 1969 en Surrey kiel Natasha Abigail Taylor) estas brita aktorino.
Kiel filino de ĵurnalistaj gepatroj, Natascha McElhone plenkreskis en Brighton kaj vivis poste en Londono. Komence de la 1990-aj jaroj, ŝi studis aktoradon en Londono kaj komencis sian karieron en teatroj de Londono kaj Manchester, kie ŝi ludis en scenaĵoj de Shakespeare. Krom tio ŝi ludis en televidaj roloj. Ŝi akiris internacian konatecon en 1998, danke al aktorado kun Robert De Niro en filmo Ronin, antaŭ kio la The Truman Show alportis ŝi la finan trarompon al la internacia aktora elito. Ekde 2007 ŝi ludis ĉefrolon kun David Duchovny en la usona televida serio Californication.
Ŝia edzo, la kirurgo Martin Kelly mortis la 20-an de majo 2008 en aĝo de 43 jaroj je abrupta korinfarkto, antaŭ la propra loĝeja enirejo. Tiam McElhone estis graveda pro ilia tria infano. Ŝia familio vivas dumtempe en Irlando.