Neŭmoj (laŭ greka νεύμα, eo.: „mangesto") estas grafikaj signoj, figuroj kaj simboloj uzataj ekde la 9-a jarcento por la notado de melodia formo kaj intencata interpretado de gregoriaj ĉantoj kaj foje ankaŭ por notado de profanaj kaj religiaj melodioj eksterliturgiaj. Plejparte ili staras super la teksto.[1]
Krome jam en la frua mezepoko oni nomis neŭmoj mallongajn melodierojn, melodiŝablonojn aŭ melismojn super unuopaj vokaloj – ekz. jubilo kantata sur la lasta vokalo de haleluja. Ĉikaze la nocio neŭmo deduktiĝas de pneŭmo (greke: πνεύμα, eo: „spirito", „spireto" aŭ „aero").[2][3][4]
La deduktado de la nocio neŭmo el la praktikoj de la t.n. ĥejronomio estas pridisputata en la nuntempa muzikscienco. Ke neŭmoj fakte devus bildigi aŭ stiligi fingro- kaj manmovojn („mangesto") de la kantoro, ne estas deduktebla el fruaj fontoj. Krome neniel estas pruvite, ke la kantoroj en karolida epoko utiligis la ĥejronomion. Malgraŭ tio oni rigardas almenaŭ la neŭmojn de Sankt-Galo en ligo kun ĥejronomio. Disputate tamen estas, ĉu la koncernataj neŭmoj bildigu dirigentomovojn aŭ ĉu male la kantoro imitis per siaj dirigentomovoj la neŭmojn.[5] Eburotabulo el Loreno, supozeble ekestinta en la 10-a jarcento, montras mangestojn de ĉiuj membroj de ĥoro.[6][7]
La uzado de la vorto neŭmo en la senco de muzikaj skribosignoj ekzistas nur ekde la 11-a jarcento. En pli frua literaturo anstataŭe troviĝas nocioj kiel nota, figura notarum aŭ forma notarum. La transiron ekde nota al neuma atestas anonima eseo, plejofte datita en la malfruan11-an jarcenton:[8]
Ĝenerale kutima fariĝis la nomo neŭmo nur en la 19-a kaj 20-a jarcentoj sekve de sciencaj esploroj de la gregoria ĉanto kaj ties notado.
Pri origino kaj ekesto de neŭmoj ekzistas variaj teorioj, el kiuj neniu povas validi kiel sendube certa.[9] La en ili traktitaj plej gravaj eblaj modeloj por gregoriaj neŭmoj ĉisekve estu mallonge menciataj.
Sed oni opinias ankaŭ, ke la gregoriaj neŭmoj novekestis sen rektaj modeloj en karolida epoko pro tiam ekzistaj bezonoj.[19]
La plej fruaj neŭmoskribaĵoj devenas el la 9-a jarcento. Oni algrupigas ilin al germanaj, francaj, nordhispanaj kaj frufrankaj neŭmofamilioj. Ĉi tiuj plej fruaj neŭmoj ne limiĝas sur la repertuaro de la gregoriaj ĉantoj, sed ofte ankaŭ akompanas eksterliturgiajn religiajn kaj profanajn tekstojn,ekz. tiujn de Boethius kaj Martianus Capella.[20][21]
La plej antikvaj el la konserviĝintaj liturgiaj kolektoj de neŭmigitaj gregoriaj ĉantoj devenas el la frua 10- jarcento. Ili estis notitaj en Sankt-Galo (Codex Sangallensis 359), en Laon (Codex Laon 239) kaj en Bretonio (Codex Chartres 47).[22] La neŭmoj entenata en ilin – oni nuntempe nomas ilin Sanktgalajn neŭmoj, lorenaj neŭmoj kaj bretonaj neŭmoj – ja havas komunecojn, tamen distingiĝas laŭ gravaj karakterizaĵo kaj verŝajne laŭ sia celdirekto sur la fiksado de la melodiformo kaj la esprimo de la tekstligitaj melodioj, samkiel la praktiko de kantado, lernado kaj memorado.[23] La ellernado de la kantoj tamen fariĝis malgraŭ notacio komence plu viva voce per antaŭ- kaj postkantado. Oni povis je tio konsulti la neŭmojn kontrolcele, kiel aludas la raporto de la sanktgala historiisto Ekkehard la 4-a pri la legenda antifonaro de Romanus, kiu en la 8-a jarcento venis rekte el Romo al Sankt-Galo.[24][25][26]
La tri nomitaj neŭmofamilioj jam montras la du praktikajn ĉefcelojn de neŭmigo de la romkatolika liturgio, nome kapti la supren-malsupreniro de la melodia linio kaj sekurigi la tekstrilatan esprimon. La sanktgala neŭmoskribo validas kiel perfekta rilate al la intencita esprimo. Ĝi estas plej bone esplorita. Precipe pri ĝia malĉifrado kaj interpretado okupiĝas la gregoria semiologio.[27]
La skriba ekkaptado kaj transdonado de gregoriaj ĉantoj okazis ekde skribejoj, kiuj ofte evoluis proprajn neŭmojn por la kaptado de la melodioj. Estas konataj pli ol 100 eŭropaj lokoj. Kelkaj el ili donis siajn nomojn al la neŭmofamilioj flegataj ĉe ili kaj en ilia ĉirkaŭo, ekz. Sankt-Galo, Benevento und Bolonjo. Por kelkaj neŭmofamilioj oni elektis ne la nomojn de unuopaj skribejoj, sed tiujn de la ili ĉirkaŭaj pejzaĝoj ekz. ĉe la akvitanaj, lorenaj kaj bretonaj neŭmoj.[28]
En la muzikscienco oni klasifikas neŭmojn laŭ perspektivo sub diversaj aspektoj. Je tio ofte okazas, ke neŭmofamilio estas enordigata en plurajn el tiuj ĉi grupoj.
La kruda kategoriigo en diastemajn (tonaltoindikajn) kaj maldiastemajn (ne-tonaltoindikajn) neŭmojn kaptas ties realecon nur malsufiĉe. En la plej multaj neŭmofamilioj kaj neŭmodialektoj fakte kaj tonaltoj kaj ankaŭ esprimvaloroj samkiel ritmaj kaj dinamikaj diferencoj estas indikataj. Tamen ambaŭ nocioj ĝenerale venkis kiel gravaj distingiloj de neŭmoj.
Al la maldiastemaj neŭmoj apartenas la plej fruaj neŭmofamilioj. Ili transdonas la melodion komence sen ekzakta intervalindiko kaj nur esprimas la direkton de melodimovo ene de neŭmo. Male ritmo kaj artikulacio ofte estas indikataj tre precizaj. Al tio precipe servas etaj literoj (Litterae significativae), kiuj ekzemple donas pli ekzaktajn indikojn pri dinamiko, tempo kaj ankaŭ melodidirekto. Al la plej gravaj kolektoj de liturgiaj tekstoj kun neŭmoj tiaspecaj ekz. apartenas la sanktgala Codex Sangallensis 359 kaj Codex Laon 239 skribita en lorenaj neŭmoj. (Vd. figuroj en la superrigardo dekstre)
Diastemaj neŭmoj faras la melodimovon videbla laŭintervale. Interpretaj demandoj plejparte malpli aŭ tute ne estas klarigeblaj el la notacio. Tempo kaj ritmo estas tekstodependaj kaj same kiel la absoluta tonalto ne estis klare notataj. Al ĉi tiu tipo apartenas ĉiuj notacioj, kiuj orientiĝas ĉe linioj, senkolore engratitaj („a punta secca") aŭ nigraj resp. koloraj seninterrompaj linioj.[29] (Vd. figuroj en la superrigardo dekstre)
Guido de Arezzo († 1050) metis neŭmosignoj sur kvar liniojn en tercia distanco. la F-linio komence estis ruĝa, la c-linio flava kolorita. Per tio li kreis la bazon por la hufonajlo-notacio[30] kaj la mezepoka kvadratonotacio, kiun oni uzas ankaŭ en novepokaj eldonaĵoj, ekz. Graduale Romanum. (Vd. figuroj en la superrigardo dekstre)
En Graduale Triplex de 1979 oni kompletigis la diasteman kvadratonotacion per maldiastemaj neŭmoj el antikvaj manskribaĵoj, kio kaptas same la tonaltojn kiel ankaŭ la fajnaĵojn de dinamiko, tempo kaj esprimo.
Akcento- aŭ linioneŭmoj prezentas la melodion plejparte per apartaj, plejparte oblikvaj kurvolinioj (ligaturoj). Ĉiu tiaspeca ligaturo estas alordigita al karakteriza mallonga tonsinsekvo. Aparte matura montriĝas ĉi tiu praktiko en la sanktgalaj neŭmoj. (Vd. figurojn en la superrigardo dekstre)
Punktneŭmoj tamen prezentas la melodipason per punktaj signoj por unuopaj tonoj, ekz. ĉe akvitanaj neŭmoj, bretonaj neŭmoj kaj lorenaj neŭmoj. (Vd. figurojn en la superrigardo dekstre)
La plej multaj regionaj neŭmofamilioj unuigas punkto- kaj akcentoneŭmojn.[31]
Apartan pozicion tenas Kodekso H. 159 de Montpellier el la 11-a jarcento, ĉar ĝi instrucele ligas maldiastemajn neŭmojn kun liternotacio. (Vd. figurojn en la superrigardo dekstre)
Helpe de ĉi tiu manskribaĵo por la benediktanoj el Abatejo Sankta-Petro de Solesmes en Francio fariĝis eble, ekzakte kaj fidele rekonstrui la gregorian ĉanton rilate la relativajn tonaltojn. Ĉi tiuj komprenoj en 1883 sekvigis la ekeston de Liber Gradualis, eldonita de Dom Joseph Pothier.[32]
Oni diferencas inter unutonaj neŭmoj, Gruptononeŭmoj kaj plurgrupaj neŭmoj. Ĉiuj unutonaj neŭmoj kaj preskaŭ ĉiuj duoblotonaj neŭmoj kaj trioblotonaj neŭmoj havas proprajn nomojn. Pli longaj neumoj estas ĉirkaŭskribataj.
La plej frua mencio de neŭmonomoj troviĝas ĉ. 1100 ĉe Johannes Affligemensis.[33][34] Unuaj listoj instrucele kompilitaj kun neŭmonomoj devenas el la dua duono de la 12-a jarcento. Pluaj sekvis ĝis en la 15-a jarcento.[35][36][37][38] Kelkaj el la nun kutimaj neŭmonomoj nur eekestis en la 19-a kaj 20-a jarcentoj.[39]
La nomoj de la bazaj neŭmoj estis elektataj tiel, ke ili priskribas la formon de la neŭmoj.[34]
Por la ĉisekva tabelo oni prenis por ĉiu baza neŭmo pokaze unu el pluraj skribmanieroj de la sanktgalaj neŭmoj.[40] La nomoj en ĉi tiu tabelo devenas el la plej fruaj neŭmolistoj.[41] La unua kolumno prezentas la neumojn, la dua la neŭmonomojn, la tria la signifo de la nomoj kaj la kvara (germanlingve) la realigon. Ne enigita en la prezentaĵon estis la ofte ekzistanta, sed nur pli malfrue nomata tractulus. Punctum – foje ankaŭ nomata Punctus – tamen aperas en ĉiuj antikvaj tabeloj. En Sankt-Galo oni uzis ĝin tre malofte kiel unutona neŭmo, tamen tre ofte en kunmetitaj neŭmoj kiel ekz. climacus kaj scandicus.
Per aldonado de atributoj oni povas nomi alternajn skribmanierojn aŭ variaĵojn kiel ekz. ĉe porrectus flexus kaj torculus resupinus.[42]
Ornamaj neŭmoj estas neŭmoj, kiuj simbolas apartajn kantpraktikojn aŭ melodiŝablonojn.[43] Al tiuj apartenas bi– kaj tristropha, bi– kaj trivirga, trigon, oriscus, virga strata, pressus major, pressus minor, pes stratus, pes quassus, salicus kaj quilisma.[44]
La realigo de kvilismo estas necerta. Ofte ĝi okazas lige kun pes aŭ virga, ekz. en Cantatorium de Sankt-Galo (eltondaĵo el la figuro dekstre-supre):
La eksona ondoformo verŝajne simbolu tonglitadon aŭ iaspecan tremsonon. Ĝi evidente estas identa kun la kantmaniero nomata tremula en fruaj fontoj. Aribo skribis en De musica (inter 1069 kaj 1078): „Tremula est neuma quam gradatam vel quilisma dicimus […] " („Tremula estas la neuma, kiun ni nomas gradigita aŭ kvilismo […]").[45][46][47]
Likveskaĵon oni uzas ĉe certaj literosinsekvoj de la kantenda teksto. Ĝi certigu, ke la melodifluo ĉe konsonantoj sekvantaj unu la alian aŭ diftongoj ne estu interrompata kaj la teksto tamen estu klare artikulata.[48] En la neŭmomanskribaĵoj la streko ĉe la fino de la koncernataj grupneŭmoj kutime estas prezentataj mallongigite aŭ kurbigite. Al tiuj apartenas cephalicus, epiphonus kaj ancus.[49][50]
Episemo indikas dilatadon de la markita tono.
Litterae significativae, ankaŭ nomataj „Romanus-literoj", estas kromliteroj por la interpretado de neŭmoj. Notker Balbulus († 912) kiel unua fiksis kaj klarigis ilin en instruletero.[51] Ili koncernas plejparte dinamikon, tempon, voĉsonon kaj melodidirekton. La ekzemploj sanktgalaj en la figuro dekstre-supre kaj en la superrigardo entenas kelkaj ofte uzatajn Romanus-literojn, nome t por tenere („teni"), m por mediocriter („iomete, modere"), c por celeriter („rapide, vigle") kaj s por sursum („supren").
Krom episemo kaj kelkaj litterae significativae ankaŭ neŭmseparado povas krei ritman diferencigon. Je tio fakte atendenda plurtona neŭmo estas separata tiel en pli etajn neŭmojn, ke per tio ritma komponanto, ne fiksita per ĉi tiu neŭmo, estas notebla.[52] Per tiu ĉi maniero tritona ekz. torculus estas separata en unutona virga – ofte ankoraŭ ekipita per episemo – kaj dutona clivis, kio indikas dilatadon de la unua tono.[53]
En la monaĥejo Winchester en 1050 ekestis troparo-sekvencaro („Winchester-troparo") laŭ ŝablono skribita ĉ. 980. Ĝi entenas duvoĉajn organumojn notitajn per maldiastemaj neŭmoj. La sentekstaj organumvoĉoj kaj la tekstigitaj kanto-voĉoj estis aparte notitaj. Ne por ĉiu organumvoĉo troviĝas kanto-voĉo.[54]
De la sekvenco Planctus Cigni (cignoplendo), supozeble devena el la neeklezia sfero, ambaŭ voĉoj ekzistas. La skribisto notis en la organumvoĉon la ordigajn literojn d kaj x por la orientiĝo de la kantisto. Ĉi tiun organumon oni povis kanti nur, se la kantistoj jam konis ambaŭ voĉojn. Rekonstruado de la organumo pro tio nuntempe ne povas sukcesi .[54]
La maldiastemaj neŭmoj atingis ĉe plurvoĉaj komponaĵoj la limojn de praktikebleco. La paŝo al diastemaj notacioj kaj plue al liniigita modalnotacio, kiu krom la tonalto ankaŭ fiksis la tondaŭron, estis evidenta.[55]