Nikolaj Benardos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de julio 1842 en Mostove, Yelisavetgradsky Uyezd, Rusia Imperio |
Morto | 8-an de septembro 1905 (63-jaraĝa) en Fastiv, Vasilkovskiy Uyezd, Rusia Imperio |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Alma mater | Kijiva Universitato |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero inventisto |
Nikolaj Nikolajeviĉ BENARDOS (ruse Николай Николаевич Бенардос) naskiĝis la 8-an de aŭgustogreg. 1842 en Benardosovka, Ĥersona provinco, laRusia Imperio (nun Mostovoje, Mikolajeva provinco, Ukrainio) — mortis la 21-an de septembro 1905 en Fastiv (ukraine Фастів) urbo situanta apud Kievo estas elstara rusa inĝeniero kaj inventisto. Li famiĝis ĉefe en elektroteknika fako kaj havis ĉ. 200 inventaĵojn.
Li estas kreinto de elektra veldado, kiun oni ĝis nun uzas por alluti aŭ disigi metalaĵojn. La aparaton Elektro - Hefesto kaj procedon li patentigis en 1885 en Germanio, Francio, Rusio, Italio, Britio, Usono, Belgio kaj aliaj landoj.
Lia avo Pantelejmon Benardos estis enmigrinto el Grekio kaj militservis en la rusa armeo kiel generalo.
Inventante akumulilon kun plumbaj lamenoj kaj acida elektrolito Nikolaj inhalis venenajn vaporigojn, kiuj difektis lian pulmon.
Li mortis en hospico por mizeruloj, ĉar tutan sian enspezon li utiligis por laboro.
Lia edzino nomiĝis Anna Aleksejevna Lebedeva. La geedzoj havis kvar filojn kaj unu filinon.