Nizamabad | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo urbo en Barato urbego ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 503001 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 311 152 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 7 253 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 18° 40′ N, 78° 6′ O (mapo)18.67199722222278.094Koordinatoj: 18° 40′ N, 78° 6′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 395 m [+] | ||
Areo | 42,9 km² (4 290 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Nizamabad (telugue నిజామాబాదు) aŭ Nizamurbo, ankaŭ urbo de Nizam estas urbego kaj municipo en meza Barato, en subŝtato Telangano, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas. Nizam estis reganto en la 18-a jarcento.
Nizamabad situas sur montetaro en alteco de 393 metrojn de la marnivelo. Nanded troviĝas 99, Udgir 110, Ramagundam 140, subŝtata ĉefurbo Hajderabado 152, Varangal 159, Mumbajo 557, tutlanda ĉefurbo Delhio 1111, Kolkato 1152 kilometrojn (aere) [1].
Laŭ la censo en 2011 Nizamabad havis populacion de 311 152. La legopovo estas 78,52 %, pli alta, ol la ŝtata mezumo 74 %. En la 1960-aj jaroj Nizamabad atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).
En Nizamabad pluraj dinastioj regadis, ekde 1724 ĝi estis parto de princlando Hajderabado kaj daŭre estis parto de regnoj de Nizam ĝis 1948. Intertempe Nizamabad akiris municipan statuson en 1931, kiu estis levita al speciala grado en 1987. Hindio akiris sendependecon en 1947 kaj la Hindaj Armitaj Fortoj aneksis plenan Hajderabadon, finiĝis historio de la princlando.
Nizamabad estas signifa industria urbo, tamen multe da familianoj laboras en la Golfo-landoj. En la urbego oni produktas sukerojn, ankaŭ rizmuelejoj funkcias.
La plej gravaj lingvoj en Nizamabad estas la telugua (57%) kaj la urdua (36%), ambaŭ oficialaj lingvoj. La urdua kaj la angla estas vaste uzata por komunikado.
En Nizamabad vivas precipe hinduoj (60%), muslimoj (38%) kaj kristanoj (1%).
La publika universitato situas 15 km de Nizamabad, krome kelkaj kolegioj, institutoj troviĝas en la urbego.
Nizamabad situas en savanoklimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw). Jare pluvas averaĝe po 1046 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter junio-septembro pli ofte pluvas. La averaĝa temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 21-34 °C.
Al Nizamabad kuras 3 fervojaj linioj kaj 4 ĉefvojoj konstruita en 1891. Enurbe estas ankaŭ aŭtobusa stacidomo. La plej proksima flughaveno funkcias en Nanded, la internacia en Hajderabado.