Nuño Gómez | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Montaro de San Vicente | ||
Poŝtkodo | 45644 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Julián González | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 181 (2011) | ||
Loĝdenso | 10,65 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 7′ N, 4° 37′ U (mapo)40.113611111111-4.6211111111111Koordinatoj: 40° 7′ N, 4° 37′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 469 m [+] | ||
Areo | 17 km² (1 700 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Nuño Gómez estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
La termino "Nuño Gómez" komponas de persona nomo sekve de familinomo. La etimologio de la homa nomo Nuño estas sensolva. Olivart[1] proponas diversajn eblojn: nome varianto de la latina Nonnius 'monaĥo' aŭ Nonius 'naŭa', de la ĝermana Nunno, aŭ, plej probabla, de la eŭska Muño 'monteto'.
Pri Gómez, estas patronomo de ĝermana deveno el termino guma 'homa estaĵo', 'homo'.[2]
La vilaĝa nomo fundamentus sur tiu de la posedanto aŭ unua loĝanto de la loko.[3] Aliaj fontoj ondikas ke ĝi korespondus al nomo de konkerinto kastilia de deveno de visigotoj kiu probable akompanis en la reconquista al reĝo Alfonso la 6-a.[4]
La loĝanto nomiĝas Nuñogometero. La censita populacio en 2011 estis de 181 loĝantoj kaj la denseco estas de 10,65 loĝ/km².
Nuño Gómez estas situa en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de San Vicente en la nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 469 m; je 78 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 17 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°6′49″ N 4°37′16″ Ok.
La municipo troviĝas situanta «sur tereno sufiĉe ebena ĉe monto kiu formas montaron norde.»[5] Ĝi apartenas al la komarko de la Sierra de San Vicente kaj limas kun la municipaj teritorioj de Garciotum norde, sude kaj okcidente, Pelahustán norde kaj oriente, ambaŭ de la provinco de Toledo.
Tra la teritorio fluas de nordo suden kaj formante limon kun la teritorio de Pelahustán la rojo de San Benito, antikve Fresnedoso, kiu kuniĝas siajn akvojn kun tiu de la rojo Soto ĉe la limo de la municipa teritorio kun tiu de Garciotum.
Agrikulturo (cerealij) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj, porkoj) tradicie. Pri industrio aŭ komerco estis nur muelejo de faruno, situanta ĉe la rojo.
Aktuale, kvankam ĉefa enspezofonto pluestas agrikulturo, tio reprezentas nur 25,0 % de la totalo de laboristoj, dum 63,9 % estas de servoj. Tre poste estas industrio kun 8,3 % kaj konstruado kun 2,8 %.[6]
En la 14a jarcento ĝi apartenis al jurisdikcio de la vilaĝo de Castillo de Bayuela. En 1655 akiris la titolon de vilaĝo.[7]
Meze de la 19a jarcento ĝi havis 60 domojn.
Meze de la 20a jarcento ĝi havis preskaŭ 700 loĝantojn, sed poste pro elmigrado preskaŭ kvaroniĝis al 177 en 1981.